Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi sidigis min sur duone enteriĝinta tombŝtono kaj meditis, kiel oni emas fari en tiu horo de solenaj pensoj, pri estintaj scenoj kaj antaŭaj amikoj — pri la malproksimaj kaj la mortintaj — kaj min distris per tiu speco de melankolia fantaziado, kiu en si havas ion eĉ pli dolĉan ol plezuro. Iafoje trafis mian orelon la bato de sonorilo de la najbara turo; ĝiaj tonoj estis en harmonio kun la sceno, kaj anstataŭ agaci, akordis kun miaj sentoj; kaj iom da tempo pasis antaŭ ol mi memoris, ke ĝi certe mortsonoradas iun nove okupontan la tombon.

Baldaŭ mi vidis funebran sekvantaron, kiu transiris la vilaĝan herbejon; malrapide ĝi serpentis laŭlonge de aleo; ĝi perdiĝis al la okulo, kaj reaperis tra la spacoj inter la heĝoj1), ĝis ĝi pasis preter la loko kie mi sidis. La ĉerkmantelon subtenis blankvestitaj junulinoj; kaj alia, kiu havis ĉirkaŭ deksep jarojn, marŝis antaŭe kaj portis girlandon el blankaj floroj: signo, ke la mortinto estis senedza junulino. La gepatroj sekvis la kadavron. lli estis du respektinduloj el la pli alta rango de la kamparanoj. La patro ŝajnis subpremi siajn sentojn: sed la fiksita okulo, la frunto kuntirita, kaj la vizaĝo profunde sulkigita, montris la konflikton internan. Lia edzino apogis sin sur lia brako kaj laŭte ploris en la konvulsiaj ekploroj de patrina malĝojo.

Mi sekvis la funebrantojn en la preĝejan. Oni metis la ĉerkon en la navon, kaj la girlandon el blankaj fioroj, kun paro de blankaj gantoj, oni pendigis super la seĝon okupitan de la mortinto.

Ciu konas la anim-subigan kortuŝecon de la funebra diservo: ĉar kiu estas tiel feliĉa, ke li neniam sekvis amiton al la tombo? Sed kiam ĝi estas farita super la

1) Barilo de kreskaĵo. Angle: hedge; france: haie; germane: Hecke.

32