Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

restaĵo de senkulpa belulino, tiamaniere falĉita en la ekfloro de la vivo — kio povas esti pli kortuŝa? Ĉe tiu simpla, sed tre solena, entombigo de la korpo — „tero al tero — cindro al cindro — polvo al polvo® — sendetene fluis la larmoj de la junaj geamikoj de la mortinto. La patro ankoraŭ ŝajnis batali kontraŭ siaj sentoj kaj sin konsoli per la certigo, ke benitaj estas la mortintoj, kiuj mortas en kredo al la Sinjoro: sed la patrino nur pensis pri sia infano kvazaŭ la floro de 1’ kampo, falĉita kaj velkinta en la mezo de sia dolĉeco; ŝi estis simila al Raĥelo kiu „funebris pro siaj infanoj, kaj ne deziris konsolon“.

Reveninte al la gastejo, mi aŭdis la tutan rakonton pri la mortintino. Gi estis simpla kaj tia, kian oni ofte rakontas. Si estis la belulino kaj la fieraĵo de la vilaĝo. Antaŭtempe ŝia patro estis riĉa farmisto, sed nun pli malriĉiĝis. Ĉi tiu estis sol-infano kaj edukita tute hejme en la simpleco de kampara vivo. Si estis la instruito de la vilaĝa pastro kaj la favorita ŝafido el lia ŝafareto. La bonkorulo interesiĝis pri ŝia edukado kun la zorgo de patro; ĝi estis limigita kaj taŭga por la sfero, en kiu ŝi estis vivonta; ĉar li nur deziris fari ŝin ornamaĵo al ŝia rango en la vivo, ne levi ŝin super ĝi. La mildeco kaj indulgeco de ŝiaj gepatroj, kaj la liberiĝo de ĉiuj ordinaraj klopodoj, nutris naturan graciecon kaj delikatecon de karaktero, kiu akordis kun la gracia beleco de ŝia formo. Si aspektis kiel delikata planto de la ĝardeno, ŝance ekfloranta inter la pli fortikaj vegetaĵoj de la kampoj.

La supereco de ŝiaj ĉarmoj estis sentita kaj konfesita de ŝiaj kunulinoj, sed sen envio; ĉar superis ilin la malaroganta mildeco kaj alloga bonkoreco de ŝia konduto. Vere oni povus diri pri ŝi:

Irving 3
33