Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Jen ŝi, el ĉiuj malnobelulinoj Kurintaj iam sur la verdherbejo, La plej belega estas; ŝiaj faroj Sugestas ion eĉ ol ŝi pli grandan. Si estas tro noblega por ĉi tie resti.

La vilaĝo estis unu el tiuj kaŝitaj lokoj, kiuj ankoraŭ konservas kelkajn postsignojn de la antikvaj anglaj kutimoj. Gi havis siajn kamparajn festojn kaj libertagajn amuzojn kaj ankoraŭ daŭrigis iomete solenigi la antaŭtempe popularajn ceremoniojn de la maja monato. Ci tiujn, efektive, iniciatis la nuntempa pastro, kiu estis amanto de 1’ antikvaj kutimoj, kaj unu el tiuj simplaj kristanoj, kiuj opinias, ke lia misio plenumiĝas per la disvastigado de ĝojo kaj bonvolo ĉe la homoj. Dank’ al li staris ĉiujare la majstango en la mezo de la vilaĝa herbejo; en la unua tago de la monato oni ornamis ĝin per girlandoj kaj rubandoj; kaj oni elektis reĝinon aŭ sinjorinon de Majo, kiel pratempe, por prezidi ĉe la sportoj kaj disdoni la premiojn kaj rekompencojn. La pitoreska situacio de Ia vilaĝo kaj la fantazieco de ĝiaj kamparaj festoj ofte allogis la atenton de okazaj vizitantoj. Inter ili en iu unua de Majo estis juna oficiro, kies regimento antaŭ nelonge estis loĝigita en la najbaraĵo. La natura bongusto, kiu disvastiĝis tra ĉi tiu vilaĝa spektaklo ĉarmis lin; sed pli ol ĉio lin ĉarmis la burĝonanta beleco de la Reĝino de Majo. Si estis la vilaĝa favoratino, kronita per floroj kaj ruĝiĝanta kaj ridetanta en la tuta bela konfuziĝo de knabina modesteco kaj plezuro. La naiveco de kamparaj moroj permesis, ke li facile kun ŝi konatiĝu; grade li penetris ŝian intimecon; kaj li amindumis ŝin en tiu senpripensa maniero laŭ kiu kutimas la junaj oficiroj petoladi kun kamparaj simplulinoj.

34