Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En lia mieno estis nenio timiga. Li eĉ neniam parolis pri la amo; sed ekzistas metodoj pli elokventaj ol paroloj, kiuj portas ĝin subtile kaj nerezisteble al la koro. La brilo de la okulo, la tono de la voĉo, la mil dolĉajoj, kiuj elvenas el ĉiu vorto kaj rigardo kaj ago, ĉi tiuj estas la vera elokvento de la amo, kaj ĉiam estas senteblaj kaj kompreneblaj, sed neniam priskribeblaj. Cu oni povas miri, ke ili facile gajnis koron junan, senkulpan kaj senteman? Rilate al ŝi, ŝia amo estis preskaŭ senkonscia; apenaŭ ŝi demandis al si, kio estas la kreskanta pasio, kiu absorbas ĉiun penson kaj senton, aŭ kiaj estos giaj sekvoj. Vere ŝi ne rigardis en la estontecon. Kiam li ĉeestis, liaj rigardoj kaj paroloj tute okupis ŝin; kiam li forestis, ŝi pensis nur pri tio, kio okazis ĉe ilia lasta renkontiĝo. Si kutimis kun li vagi tra la verdaj aleoj kaj kamparaj scenoj de la ĉirkaŭajo. Li instruis ŝin vidi novajn belecojn en la naturo; li parolis en la lingvo de la ĝentila kaj kultura vivo, kaj flustris en la orelon la sorĉaĵojn de la romaneco kaj la poezio.

Eble ne povis esti pasio inter la seksoj pli pura, ol tiu de ĉi tiu senkulpa knabino. La kavalira figuro de ŝia juna admiranto, kaj la brilegeco de lia militista vestaro eble komence ĉarmis ŝian okulon; sed ne estis tio, kio ĉarmis ŝian koron. Ŝia amo iomete similis al idolkulto. Ŝi sin klinis antaŭ li kvazaŭ antaŭ estaĵo de supera klaso. Kiam li ĉeestis, ŝi sentis la entuziasmon de spirito nature delikata kaj poezia, kaj nun la unuan fojon vekiĝinta al klara ekvido de la belo kaj la grandiozo. La malnoblajn distingojn de mono kaj rango ŝi ne estimis; la distingo inter la intelekto, la mieno, la moroj de li, kaj tiuj de la kampara socio, al kiu ŝi kutimiĝis, plialtigis por ŝi lian valoron. Ŝi aŭskultis lin per orelo ĉarmata kaj malsuprenrigardo de muta plezuro, kaj la

3*
35