Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

esti ia plezuro sub la suno. Se iam ŝia milda brusto enhavis ofendsenton kontraŭ la aminto, nun ĝi estingiĝis. Si ne povis konservi en si koleron; kaj en momento de malgaja pardonemo ŝi skribis al li adiaŭan leteron. Gi estis skribita en la plej simplaj vortoj, sed kortuŝanta pro sia simpleco mem. Ŝi diris al li, ke ŝi mortas, kaj ne kaŝis al li, ke la kaŭzo estis lia konduto. Ŝi eĉ priskribis la dolorojn, kiujn ŝi travivis; sed finis, dirante, ke ŝi ne povas pace morti, ĝis ŝi estos sendinta al li sian pardonon kaj sian benon.

Iom post iom ŝia fortikeco malpligrandiĝis, ĝis ŝi ne povis eliri la dometon. Ŝi povis nur sin treni al la fenestro, kie, subtenite en la seĝo, ŝi ĝojis sidi la tutan tagon kaj rigardi la pejzaĝon. Ankoraŭ ŝi nek plendis, nek parolis al iu pri la malsano, kiu formanĝis ŝian koron. Ŝi eĉ neniam elparolis la nomon de sia aminto; sed ofte kuŝigis la kapon sur la brusto de la patrino kaj ploris silente. Ŝiaj malfeliĉaj gepatroj karesis, en muta maltrankvilo, tiun velkantan floron de siaj esperoj, ankoraŭ sin flatantaj, ke ĝi eble reviviĝos kun freŝeco, kaj ke la brila netera koloreto, kiu kelkfoje ruĝetigis ŝiajn vangojn, eble estas la antaŭsigno de la revenanta sano.

Tiamaniere ŝi sidis inter ili unu dimanĉan posttagmezon; ŝiaj manoj premis iliajn, la latisfenestro estis malfermita, kaj la dolĉa aero, malfortete envenante, portis kun si la belodoron de la amasiĝanta lonicero, kiun ŝiaj propraj manoj aranĝis ĉirkaŭ la fenestro.

La patro ĵus legis ĉapitron el la Biblio: ĝi diris pri la vanteco de la mondaj aferoj, kaj pri la ĝojoj de la ĉielo: ĝi ŝajnis difuzigi tra ŝia brusto konsolon kaj trankvilecon. Ŝi flkse rigardis la malproksiman preĝejon de la vilaĝo; la sonorilo finis la vokon al la vespera diservo; la lasta vilaĝano malfrue iris sub la portikon,

39