Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj ĉio falis en tiun sanktan senmovecon propra al la tago de ripozo. Siaj gepatroj rigardis ŝin kun sopiraj koroj. La malsano kaj malfeliĉo, kiuj tiel maldelikate markas kelkajn vizaĝojn, donis al la ŝia la aspekton de serafo. Larmo treme aperis en la mola blua okulo. — Cu ŝi pensas pri sia malfidela aminto? aŭ ĉu vagis ŝiaj pensoj al tiu malproksima preĝeja korto, en kies brustonŝi eble baldaŭ altiriĝos? Subite aŭdiĝis la sono de hufoj — ĉevalrajdanto galopis al la dometo — li elseliĝis antaŭ la fenestro — la kompatinda knabino malforte ekkrietis, kaj malleviĝis en sia seĝo: ĝi estis ŝia pentanta amanto! Li kuregis en la domon, por tiri ŝin al sia brusto; sed ŝia forvelkinta formo — ŝia mortsimila aspekto — tiel pala, sed tiel bela en sia ruiniĝo, fendis lian animon, kaj Ji ĵetis sin antaŭ ŝiajn piedojn en angoro. Ŝi estis tro malforta por sin levi — ŝi penis elmeti la tremantan manon — ŝiaj lipoj moviĝis kvazaŭ parole, sed nenia vorto elsonis — ŝi malsuprenrigardis lin kun rideto de neesprimebla amo — kaj fermis la okulojn por ĉiam! Tiaj estis la detaloj, kiujn mi kolektis pri tiu vilaĝa historio. Ili estas nur malmultaj, kaj mi scias, ke ili havas malmulte da noveco por ilin rekomendi. Ankaŭ pro la nuna dezirego por strangaj okazoj kaj sensaciaj rakontoj, ili eble ŝajnas banalaj kaj negravaj, sed min ili forte interesis, kiam mi aŭdis ilin; kaj kune kun la kortuŝa ceremonio, kiun mi ĵus vidis, lasis pli profundan impreson sur mia spirito ol multaj cirkonstancoj de pli frapanta speco. Poste mi trapasis la lokon kaj denove vizitis la preĝejon, pro pli bona motivo ol nura scivolemo. Estis vintra vespero; la arboj estis senfoliaj; la preĝeja korto aspektis nude kaj malgaje; kaj malvarme flustris la vento tra la seka herbaro. Tamen, ĉiamverdaj

40