Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

LA FANTOMA FIANĈO

Sur la pinto de monto de Odenwald, sovaĝa kaj roman' tika parto de supra Germanujo sin trovanta apud la kunfluejo de Main kaj Rhein, staris antaŭ multaj jaroj la kastelo de Barono von Landshort. Nuntempe ĝi estas tute disfalinta en ruinoj kaj preskaŭ malaperinta inter fagoj kaj mallumaj abioj; tamen, oni ankoraŭ povas vidi super ĉi tiuj la antikvan gardoturon, kiu, same kiel la jam citita antaŭa posedanto, penas fiere porti la kapon kaj malestime superrigardi la najbaran pejzaĝon.

La barono estis ido de la granda familio Katzenellenr-*bogen1), kaj li heredis la restajon de la bieno kaj la tutan fierecon de siaj prapatroj. Kvankam la batalemo de liaj antaŭuloj multe malgrandigis la bienon de la familio, tamen penadis la barono ankoraŭ konservi ian paradon de antaŭa pompo. La epoko estis trankvila, kaj la germanaj nobeloj ĝenerale forlasis siajn ĝenajn malnovajn kastelojn, agloneste sidantajn sur la montoj, kaj konstruis pli komfortajn loĝejojn en la valoj: sed la barono fiere sin tenadis en sia fortikajeto kaj konservadis en la koro, kun hereda persisto, ĉian malnovan intervenĝadon d e la familio; sekve, li malpacis kun kelkaj

1) „Kubuto de kato“ = nomo de familio antaŭtempe tre potenca en tiu lando. La nomo estis donita, oni diras, kiel komplimento al senkompara sinjorino el la familio, kiu estis fama pro sia bela brako.

42