Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

el siaj plej proksimaj najbaroj pro disputoj, kiuj okazis inter iliaj prapraavoj.

Nur unu idon, filinon, havis la barono, sed la naturo, kiam ĝi permesas nur unu infanon, kompense ĉiam faras ĝin mirindulo; kaj tia estis la filino de la barono. Ĉiuj vartistinoj, klaĉulinoj, kaj kamparaj kuzinoj, certigis ŝian patron, ke ne ekzistas egale bela fraŭlino en la tuta Germanujo, kaj kiu povus scii pli bone ol ili? Plue, ŝin zorgege edukis du fraŭlaj onklinoj, kiuj pasigis kelkajn jarojn dum sia juneco ĉe unu el la malgrandaj germanaj kortegoj, kaj kiuj estis spertaj pri ĉiu afero necesa al la edukado de juna fraŭlino. Per ilia instruado ŝi fariĝis miraklo de artakiraĵoj. Kiam ŝi havis dekok jarojn, ŝi povis brodi mirinde, kaj faris en tapetoj tutajn historiojn pri sanktuloj, al kies vizaĝo ŝi donis tiom da forta sentesprimo, ke ili aspektis same kiel animoj en purgatorio. Ŝi sciis legi sen granda malfacileco, kaj deĉifris literon post litero kelkajn legendojn de la eklezio kaj preskaŭ ĉiujn el la kavalirecaj legendoj de ia Heldenbuch (libro pri herooj). Ŝi eĉ progresis sufiĉe en la skribarto; sciis subskribi sian nomon sen la forgeso de Iitero, kaj tiel klare, ke ŝiaj onklinoj povis legi ĝin sen okulvitroj. Ŝi bonege faris ĉiuspecajn elegantajn bagatelaĵojn taŭgajn al fraŭlino; konis laplej malfacilajn dancojn de la tempo; ludis sur la harpo kaj la gitaro kelkajn ariojn kaj konis parkere la delikatajn kanzonojn de la Minnelieder (amkantoj).

Mirinde taŭgaj ankaŭ estis ŝiaj onklinoj, por esti zorgemaj gardantinoj kaj severaj cenzuristoj de la konduto de la nevino, tial ke dum sia juneco ili estis famaj flirtistinoj kaj koketulinoj;ĉar nenia sinjorino estas tiel rigide prudenta kaj neŝanceleble deca, kiel maljuna ekskoketulino. Malofte estis permesite al ŝi foriri de ilia vido; ŝi neniam iris ekster la bienon de la kastelo, se ŝi ne

43