Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lia elspezo. Li multe sin okupis pri mirindaĵoj, kaj firme kredis ĉiun el la supernaturaj historioj, kiuj abundas pri ĉiu monto kaj valo en Germanujo. Pli granda eĉ ol lia propra estis la kredemo de liaj gastoj; ili aŭskultis ĉiun mirindan rakonton kun okuloj kaj buŝo malfermitaj, kaj neniam al ili mankis la mirego, eĉ se ili aŭdis ĝin la centan fojon. Tiel vivadis Barono von Landshort, orakolo de sia tablo, reĝo absoluta de sia regneto, kaj feliĉa, precipe, pro la kredo, ke li estas la plej saĝa homo de la epoko.

En la tempo, kiun pritraktas mia rakonto, okazis granda familia kunveno ĉe la kastelo, pri treege grava afero — oni ĉeestis por akcepti la edziĝonton de la filino de la barono. La patro kaj ntaljuna bavara nobelo svatis por unuigi la dignecon de la du familioj per la edziĝo de siaj infanoj. Oni aranĝis la preparojn kun taŭga precizego. La du junulojn oni fianĉigis antaŭ ol ili vidis unu la alian, kaj oni aranĝis la horon de la edziĝa soleno. Pro tio oni revokis la junan Grafon von Altenburg el la armeo, kaj li efektive estis venanta por ricevi sian edzinon. Venis de li el Wŭrzburg, kie li ŝance devis halti, komunikaĵo, kiu anoncis la tagon kaj la horon, kiam oni povus atendi lian alvenon.

La kastelo estis en tumulto pro la preparado por doni al li konvenan bonvenon. La bela edziĝinonto estis ornamita kun malofta zorgo. La du onklinoj prizorgis ŝian tualeton kaj disputis la tutan matenon pri ĉiu detalo de ŝia robo. La junulino profitis tiun konteston sekvante la emon de sia propra gusto, kaj .feliĉe tiu estis bona. Si aspektis tiel bele, kiel iu ajn juna edziĝonto povus deziri; kaj la tremeto de espera atendo pligrandigis la brilon de ŝiaj ĉarmoj.

La ruĝiĝoj, kiuj vestis ŝian vizaĝon kaj kolon, la kvieta ŝvelado de la brusto, la okulo de tempo al tempo revanta,

45