Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉio montris la tumulteton, kiu trafis ŝian koreton. La onklinoj ŝvebadis ĉirkaŭe; ĉar pri tiaj aferoj la fraŭlajonklinoj kutimas multe interesiĝi. Ili donis al ŝi mondon da malfrivola konsilo, kiel sin teni, kion diri, kaj kiamaniere bonvenigi la atendatan amanton.

La barono neniel malpli klopodis pri preparoj. Vere li bavis nenion precizan por fari; sed li estis nature ĉagreniĝema, ĉirkaŭkuradema hometo, kaj ne povis resti senaga, kiam ĉiu rapidiris. Gene li kuradis de la supro al la malsupro de la kastelo kun mieno de senlima maltrankvileco; de tempo al tempo li vokis la servistojn for de laboro, por admoni ilin ke ili estu diligentaj, kaj li zumis ĉirkaŭ ĉiu halo kaj ĉambrego, tiel senokupe moviĝema kaj trudema, kiel viandmuŝo en varma somertago.

Intertempe oni mortigis la bovidon grasigitan; laarbaro sonadis pro la kriado de 1’ ĉasistoj; pleniĝis la kuirejo per bona regalo; la keloj eldonis tutajn oceanojn da „Rheinwein“ kaj de „Fernewein“ ; kaj oni eĉ prenis vinon el la barelego de Heidelberg. Ĉio estis preta, por akcepti la eminentan gaston kun „Saus kaj B raus"1), laŭ la vera spirito de la germana gastamo — sed la gasto malfruigis sian alvenon.

Horo pasis post horo. La suno, kiu estis elverŝinta malsuprenirantajn radiojn sur la abundan arbaron de Odenwald, nun apenaŭ brilis ĉe la suproj de la montoj. La barono supreniris al la plej alta turo kaj streĉe rigardadis en la espero, ekvidi malproksime la grafon kaj lian servistaron. Unufoje li kredis, ke li vidas ilin; la sono de kornoj ŝvebis tra la valo plilongigita per la eĥoj inter la montoj. Li vidis malsupre kelkajn ĉevalrajdantojn, kiuj malrapide venis sur la vojo; sed kiam ili preskaŭ atingis Ia malsupron de la monto, ili subite sin

1) Lukse, festene.

46