Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

turnis alidirekte. La lastaj sunradioj forlasis la mondon — vespertoj komencis ĉirkaŭflugeti en la krepusko — la vojo pli kaj pli malvidebliĝis, kaj nenio ŝajnis sin movi sur ĝi, krom kamparano, kiu de tempo al tempo malrapide hejmeniris de sia laborejo.

Dum la malnova kastelo de Landshort estis en tiw stato de perplekso, tre interesa sceno okazis en alia parto de Odenwald. —

La juna Grafo von Altenburg trankvile sekvis sian vojon laŭ tiu serioza troteta maniero, en kiu viro vojaĝas al edzeco, kiam liaj amikoj lin malŝarĝis de la tuta zorgo kaj dubeco de amindumo, kaj ĉe la fino de 1’ vojaĝo lin atendas edzino tiel certe, kiel vespermanĝo. Ĉe Wŭrzburg li renkontis junan kunsoldaton, kun kiu li estis militinta dum kelka tempo ĉe la landlimoj, Hermann von Starkenfaust, kies manoj estis el la plej fortaj, kaj kies koro estis el la piej distingindaj en Germanujo, kaj kiu nun revenis de la armeo. La kastelo de lia patro ne estis tre malproksima de 1’ antikva fortikajo de Landshort; kvankam, pro hereda intervenĝado, la du familioj estis malpacaj kaj nekonataj unu al la alia.

En la korarda momento de konatiĝo, la junaj amikoj rakontis ĉiujn siajn aventurojn kaj travivaĵojn, kaj la grafo ĉion diris pri la proponita edziĝo kun juna fraŭlino, kiun li neniam vidis, sed pri kies ĉarmoj li ricevis la plej ravan priskribon.

Ĉar la vojoj de la amikoj estis laŭ la sama direkto, ili konsentis fini la vojaĝon kune; kaj por fari tion pli senrapide, ili frumatene eliris el Wŭrzburg. La grafo ordonis, ke lia servantaro sekvu kaj atingu lin.

Survoje ili sin amuzis per rakontoj pri siaj soldataj scenoj kaj aventuroj; sed la grafo emis esti de tempo

47