Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al tempo iom enuiga pri la laŭdiraj ĉarmoj de sia fianĉino kaj pri la feliĉo, kiu lin atendis.

Tiamaniere ili eniris la montojn de Odenwald, kaj trairis unu el ĝiaj plej solecaj kaj arbaraj pasejoj. Oni bone scias, ke la germanaj arbaroj estis tiom plenaj de rabistoj, kiom la germanaj kasteloj de fantomoj; kaj, je tiu epoko, tiuj estis speciale multaj, ĉar amasaĉoj de eksmilitistoj vagis tra la lando. Ne ŝajnas eksterordinare, tial, ke bando de tiuj disvagantoj atakis la kavalirojn en la mezo de la arbaro. Kuraĝe ili sin defendis, sed estis preskaŭ venkitaj, kiam la servistaro de la grafo venis kun helpo. Tuj kiam la rabistoj vidis ilin, ili forkuris, sed la grafo jam ricevis mortigan vundon. Malrapide kaj zorge oni reportis lin al la urbo Wŭrzburg, kaj el apuda monaĥejo alvokis monaĥon, kiu estis fama pro sia sperto, helpi al la korpo kaj al la animo; sed duono el lia sperto estis sŭperfiua; la tagoj de la malfeliĉa ĝrafo estis ja sumitaj.

Per sia fina elspiro li petegis, ke lia amiko tuj iru al la kastelo de Landshort por klarigi kial, pro kaŭzo de morto, li ne plenumis la devrenkonton kun sia fianĉino. Kvankam li ne estis tre arda amanto, tamen li estis tre akurata homo, kaj ŝajne deziregis, ke la komisio estu plenumita rapidege kaj ĝentile. „Se oni ne faros tion“, li diris, „mi ne ripozos trankvile en mia tombo!“ Li ripetis tiujn vortojn kun speciala soleneco. Oni ne povis rifuzi peton en momento tiel impresa. Starkenfaust penis lin kvietigi, sincere promesis plenumi lian deziron, kaj, kiel solenan ĵuran signon donis al li la manon. La mortanto ĝin premis ateste, sed baldaŭ ekdeliris — pri sia fianĉino, siaj devoj, sia fianĉpromeso; postulis ĉevalon, por ke li rajdu al la kastelo de Landshort, kaj mortis dum li image saltis en la selon.

48