Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vizitis la spiritan mondon. Belega estis lia vestaro kaj plibonigis noblan formon de vira simetrio. Li jam ne estis pala aŭ melankolia. Lia bela vizaĝo ruĝetiĝis per la brilo de juneco, kaj ĝojo tumulte ludis en liaj grandaj nigraj okuloj.

La mistero baldaŭ klariĝis. La kavaliro (ĉar, vere, kiel vi sendube sciis la tutan tempon, li estis nenia koboldo) sin anoncis kiel kavaliron Hermann von Starkenfaust. Li rakontis sian aventuron kun la juna grafo. Li diris, kiamaniere li rapidiris al la kastelo por doni la nedezirindan sciigon, sed ke la elokvento de la barono lin interrompis ĉiun fojon, kiam li provis diri sian rakonton. Kiel la aspekto de la fianĉino tute kaptis lin, kaj ke, por pasigi kun ŝi kelkajn horojn, li silente permesis, ke la eraro daŭru. Kiel li estis grave perpleksita, kiamaniere sin dece retiri, ĝis la rakontoj-de la barono pri koboldoj sugestis lian strangan eliron. Kiel, timante la intervenĝan malamikecon de la familio, li ripetis siajn vizitojn, ŝtelevizitis la ĝardenon sub la fenestro de la junulino — amindumis — gajnis — triumfe forportis — kaj, unuvorte, edziĝis kun la belulino.

En aliaj cirkonstancoj la barono estus nefleksebla, ĉar li estis tre tenema al patra aŭtoritato, kaj pie obstina pri ĉiu familia intervenĝado. Sed li amis sian filinon; estis lamentinta ŝian perdon; ĝojegis, ĉar li trovis ŝin ankoraŭ viva; kaj, kvankam ŝia edzo estis el malamika familio, tamen, laŭdata estu ĉielo, li ne estas koboldo. Estas io, oni devas konfesi, kio ne akordiĝis al ideoj de severa vereco, en la ŝerco, kiun la kavaliro faris kontraŭ li, kiam li ŝajnigis sin mortinto; sed kelkaj maljunaj amikoj ĉeestantaj, kiuj batalis en la militoj, lin certigis, ke ĉia ruzo estas pardonebla en amo, kaj ke la kavaliro meritas apartan privilegion, ĉar li antaŭ nelonge estis ĉevalrajdanto.

58