Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Aferoj, do, feliĉe aranĝiĝis. La barono tuj kaj tie pardonis la gejunulojn. Oni rekomencis la feston ĉe la kastelo. La malriĉaj parencoj subpremis la novan familiano.n per indulgo; li estis tiel ĝentila, tiel malavara — kaj tiel riĉa. La onklinoj, estas vere, sentis, ke estas iomete skandale, ke tiu ekzemplo de ilia sistemo de severa apartiĝado kaj de pasiva obeemo montriĝis tiel maltaŭga; sed opiniis, ke la kaŭzo estis ilia mal^orgo ne meti kradojn al la fenestroj. Unu el ili speciale malĝojis, ĉar ŝia mirinda rakonto difektiĝis, kaj ke la sola fantomo, kiun ŝi iam vidis, estis falsa; sed la nevino ŝajnis tute feliĉa, ke ŝi trovis lin efektive el karno kaj sango — kaj tiel finiĝas la rakonto.

59