Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

konduton en la preĝejo. Tiu de la familio de la nobelo estis kvieta, serioza kaj atenta. Ili ne ŝajnis havi fervoron de adoro, sed pliĝuste respekton por sanktajoj kaj sanktejoj, nedisigebla de bona edukiteco. La aliaj, kontraste, ĉiam agitetiĝis kaj flustris; ili montris senĉesan konscion de siaj belaĵoj, kaj mallaŭdindan deziron esti la miraĵoj de kampara kunvenintaro.

La maljunulo estis la sola, kiu vere atentis la diservon. Li prenis sur sin la tutan devon de familia adoro, staris tute rekte, kaj elparolis la respondojn per laŭta voĉo, kiun oni povis aŭdi en Ia tuta preĝejo. Sajne li estis unu el tiuj absolutaj „eklezio-kaj-reĝo“ homoj, kiuj kunigas la ideojn de adoro kaj lojaleco; kiuj opinias, ke Dio, en iu maniero, estas partiano de la registaro, kaj ke la religio estas „tre bona afero, kiun oni devas observi kaj subteni".

Kiam li tiel laŭte partoprenis en la diservo, ŝajnis ke li faris tion pli por doni ekzemplon al la malpli altaj ranguloj, por montri al ili ke, kiom ajn altranga kaj riĉa, li ne estis tro fiera por esti religia; sammaniere mi vidis keloni-nutritan aldermanon, publike gluti plenpelvon da almoza supo, interfrapeti la lipojn post ĉiu plenbuŝo, kaj ĝin prononci „bonega mangaĵo por la malriĉuloj®.

Post la finiĝo de la diservo, mi estis scivolema pri la eliroj de miaj du grupoj. La junaj nobeloj kaj iliaj fratlnoj, preferis, pro la beleco de la tago, vagadi hejmen trans la kampojn, survoje babilante kun la kamparanoj. La aliaj tiel foriris kiel ili venis, kun granda parado. Denove la veturilo kaj lakeoj ruliĝis al la pordo. Denove estis la kraketo de vipoj, la klakado de hufoj, la ekbrilo de jungiloj. Ekkuris la ĉevaloj, preskaŭ per salto, denove la vilaĝanoj rapide iris dekstren kaj maldekstren; la radoj disĵetis nubon de polvo; kaj la aspirema familio ekmalvidebliĝis en ventokirlo.

Irving 5
65