Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

stro, malfortiĝis dum momentoj. Ni jam preterpasis unu de la montetoj de la vojeto, en kiu kutime oni ekvidis el la domo bonvenajn vojaĝantojn, mi turnis la rigardon al ĝi serĉante unu de tiuj tiom amataj estaĵoj: Maria estis sub la grimpoplantoj kiuj ornamadis la ĉambron de mia patrino.



ĈAPITRO II.

Post ses jaroj, la lastaj tagoj de luksa aŭgusto bonvenigis min ĉe la reveno al mia gepatra valo. Mia koro elverŝiĝis pro patruja amo. Estis jam la lasta tago de la vojaĝo, kaj min ĝojigis la plej parfumita mateno de la somero. La ĉielo havis bluan palan tinkturon: orienten kaj super la altegaj vertoj de la montoj, malhele kiel funebra vesto, vagis kelkaj ornubetoj, kiel diafana turbangazo de dancistino etenditaj per ama elspiro. En la sudo flosis nebuloj kiuj dum la nokto estis kovrintaj la malproksimajn montojn. Mi iris tra ebenaĵoj de verdaj herbaĵoj, aspergitaj per riveretoj kies trairon obstrukciis belegajn brutarojn, kiuj forlasis siajn ripozlokojn por penetri la lagojn aŭ vojetojn volbatajn per florantaj eritrenoj kaj foliriĉaj fikusoj. Miaj okuloj estis fiksiĝintaj avide en tiuj lokoj duonkaŝaj al la vojaĝanto per la multjar-altaj bambupintoj; en tiuj farmbienoj kie mi lasis virtajn kaj amikajn homojn.* En tiaj momentoj ne estus kortuŝinta mian koron la arioj de U. La parfumoj kiujn mi enspiris estis tiel ĝuodonaj kompare al tiu de la luksaj vestaĵoj de ŝi, la kanto de tiuj birdoj sen nomo havis harmoniojn tiom dolĉaj al mia koro!

Mi estis muta antaŭ tiom da beleco, kies bildo mi estis kredinta