Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

konservi en la memoro ĉar kelkaj el miaj strofoj, admirataj de miaj kundisĉiploj, pale reflektis tiun belecon. Kiam en dancejo, inundata de lumo, plena de voluptaj melodioj, de mil miksitaj aromoj, de susuroj de tiom da longaj roboj de ravaj virinoj, ni trovis ŝin, tiun pri kiu ni sonĝis kiam ni estis 18-jaraĝaj, kaj fuĝa rigardo ŝia bruligas nian frunton, kaj ŝia voĉo mutigas dum momento ĉiun alian voĉon por ni, kaj ŝiaj floroj lasas post si nekonatajn esencojn; tiam ni falas en ĉielan senpovecon: nia voĉo estas senpotenca, ŝian voĉon niaj oreloj jam ne aŭskultas , niaj rigardoj ne povas sekvi ŝin. Sed kiam,la menso refreŝigita,ŝi revenas al la memoro horojn poste, niaj lipoj murmuras kantojn de laŭdo, kaj estas tiu virino, estas ŝia ĉarmo, estas ŝia rigardmaniero, estas ŝia leĝera paŝo sur la tapiŝoj, kio imitas tiun kanton, kiun la mondo kredos ideala. Tiel la ĉielo, la pampoj kaj la montopintoj de Kaŭka mutigas tiujn kiuj rigardadas ilin. La grandaj belecoj de la kreaĵo ne povas samtempe esti vidataj kaj prikantataj: estas necese ke ili reiru al la animo, paligitaj per la fidela memoro.

Antaŭ la subiro de la suno, mi jam estis vidinta la domon de miaj gepatroj blanke brili sur la flanko de la monto. Alproksimiĝante al ĝi mi kalkulis kun sopirega rigardo la grupojn de salikoj kaj oranĝarboj, tra kiuj mi vidis trairi iom poste la lumojn kiuj disradiis en la ĉambrojn.

Fine mi spiris tiun odoron neniam forgesitan de la fruktoĝardeno en kies vido mi kreskis. La hufferoj de la ĉevaloj sparkbrilis sur la ŝtonplanko de la korto. Mi aŭdis nedifineblan krion; estis la voĉo de mia patrino: estis la supera plezuro kiu kortuŝis senkulpan karakteron.

Kiam mi klopodis rekoni en la virinoj kiuj venis, la fratinojn neviditajn ekde infaneco, Maria staris apud