Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi, kaj gardis ŝiajn okulojn larĝaj, la palpebroj borderitaj de longaj okulharoj. Estis ŝia vizaĝo tiu kiu kovriĝis per la plej rimarkinda hontruĝo kiam ĉe la rulo de mia brako en ŝiaj ŝultroj frotiĝis kontraŭ ŝia talio; kaj ŝiaj okuloj estis malsekigitaj, eĉ ĉe la rideto responde de mia unua estima esprimo, kiel tiu de infano kies ploro silentiĝis al patrina kareso.



ĈAPITRO III.

Je la oka ni iris al la manĝejo, kiu pitoreske situis en la orienta parto de la domo. El ĝi oni vidis la nudajn montopintojn sur la stelplena fono de la ĉielo. La ventetoj de la dezerto pasis tra la ĝardeno plukantaj aromojn por veni ludi en la rozujoj kiuj ĉirkaŭis nin. La ŝanĝebla vento lasis nin aŭdi dum momentoj la muĝon de la rivero. Tiu naturo ŝajnis paradigi la tutan belecon de ĝiaj noktoj, kvazaŭ por akcepti amikan gaston.

Mia patro okupis la kapon de la tablo kaj sidigis min ĉe sia dekstro; mia patrino sidiĝis maldekstre, kiel kutime; miaj fratinoj kaj la infanoj sidis laŭplaĉe, kaj Maria restis vidalvide al mi.

Mia patro, kies hararo blankiĝis dum mia foresto, direktis al mi kontentajn rigardojn kaj ridetis per tiu maniero malica kaj samtempe dolĉa, kiun neniam mi vidis sur aliaj lipoj. Mia patrino parolis malmulte, ĉar en tiu momento ŝi estis pli feliĉa ol ĉiuj kiuj ĉirkaŭis ŝin. Miaj fratinoj klopodis igi min gustumi la manĝetojn kaj dolĉaĵojn: kaj ruĝiĝis tiu al kiu mi direktis flatan vorton aŭ ekzamenan rigardon. Maria persiste kaŝis al mi siajn okulojn; sed mi povis vidi en ili la brilon kaj belecon de la virinoj de ŝia raso, en la du aŭ tri fojoj