Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiam, kontraŭ ŝia volo, ili trafis plene miajn; ŝiaj ruĝaj lipoj, humidaj kaj gracie aŭtoritataj, montris nur dummomente la vualitan delikatecon de ŝia beleta dentaro. Kiel miaj fratinoj,ŝi havis la abundan malhel-brunan hararon aranĝita per du harplektaĵoj, kaj sur la komenco de unu el ili estis videbla ruĝa dianto. Ŝi portis kustumon de leĝera muslino, preskaŭ blua, el kiu nur malkovriĝis parto de la korsaĵo kaj la jupo, ĉar skarpo de fajna kotono, purpurkolora, okultis ŝiajn mamojn ĝis la bazo de la gorĝo blankece malbrila. Kiam ŝi remetis siajn harplektaĵojn al la dorso, de kie ili rulis kiam ŝi kliniĝis por servi, mi admiris la malantaŭon de ŝiaj brakoj delice formitaj, kaj ŝiajn manojn konservitajn kiel tiuj de reĝino.

Post la verpermanĝo, la sklavoj levis la tablotukojn; unu el ili preĝis la Patro Nia kaj ni la mastroj kompletigis lian preĝon.

La konversacio fariĝis tiam konfidenca inter miaj gepatroj kaj mi.

Maria prenis en siaj brakoj la infanon kiu dormis en sia sino, kaj miaj fratinoj sekvis ŝin al la ĉambroj: ili amis ŝin multe kaj konkuris pri ŝia kareco.

Jam en la salono, mia patro, por retiriĝi, kisis la frunton de siaj filinoj. Mia patrino volis ke mi vidu la ĉambron destinitan por mi . Miaj fratinoj kaj Maria, malpli timemaj jam, volis observi kian efekton kauzis en mi la atenton per kiu ĝi estis ornamita. La ĉambro troviĝis en la ekstremo de la antaŭa koridoro de la domo: ĝia unusola fenestro havis en la ena parto la alton de komforta tablo. En tiu momento, la ŝutroj kaj la kradoj estis malfermaj, kaj eniris tra ĝi florplenaj branĉoj de la rozujo por finornami la tablon, kie la bela vazo de blua porcelano kies ujo estis plenŝtopita de lilioj blankaj kaj bluaj, diantoj kaj purpuraj konvolvuloj de la rivero. La kurtenoj de la lito estis el blanka gazo pendigita al la kolumnoj per larĝaj rozkoloraj rubandoj; kaj