Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

apud la kapkuseno, pro la patrina delikateco, estis la malgranda Suferanta Dipatrino kiu servis al mi en miaj akolitaj deĵoroj kiam mi estis knabo. Kelkaj mapoj, komfortaj seĝoj kaj bela lavilaro kompletigis la meblaron kaj mastrum-necesitaĵojn.

— Kiajn belajn florojn! – mi ekkriis vidinte ĉiujn kiuj de la ĝardeno kaj de la florujo kovris la tablon.

— Maria rememoradis kiom agrablaj ili estis al vi – observis mia patrino.

Mi turnis la okulojn por danki ŝin, kaj ŝiaj kvazaŭ penadis elteni tiufoje mian rigardon.

— Maria – mi diris - gardu ilin por mi, ĉar ili estas nocaj en la ĉambro kie oni dormas.

— Ĉu vere? – ŝi respondis -; mi remetos freŝajn morgaŭ.

Kiom dolĉa estis ŝia elparolo!

— Ĉu estas tiom da ili?

— Multege; oni anstataŭos ilin ĉiutage.

Post kiam mi patrino ĉirkaŭbrakis min, Emma etendis al mi sian manon, kaj Maria, lasante dummomente sian, ridetis kiel en la infanaĝo al mi: tiu kaveta rideto estis tiu de la knabineto de miaj infanaj amoj, surprizigita en la vizaĝo de virgulino de Rafaelo.



ĈAPITRO IV.

Mi dormis trankvile, kiel kiam endormigis min en la infanaĝo unu el tiuj mirindaj rakontoj de la sklavo Pedro.

Mi sonĝis ke Maria eniris por renovigi la florojn de mia tablo, kaj dum la eliro ŝi frotetis la kurtenojn de mia lito per ŝia jupo de vaporsimila muslino kun disaj bluaj floretoj.

Kiam mi vekiĝis, la birdoj kantadis flirtantaj en la foliaro de la oranĝarboj kaj mirtoj, kaj la oranĝfloroj plenigis mian ĉambron per sia aromo tuj kiam mi duonmalfermis la pordon.

La voĉo de Maria alvenis tiam al miaj oreloj dolĉa kaj pura: