Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estis voĉo de knabino, sed pli malalta kaj preta jam por sin doni al la moduladoj de tenereco kaj pasio. Aj! Kiomfofe, en miaj sonĝoj, eĥo de tiu sama elparolo estas alveninta poste al mia animo, kaj miaj okuloj estas serĉintaj vane tiun fruktĝardenon kie tiom bela mi vidis ŝin en tiu mateno de Aŭgusto!

La knabino kies karesoj estis ĉiuj por mi, ne estus plu la kunulino de miaj ludoj; sed en la feliĉaj posttagmezoj de la somero ŝi estus apud mi dum la promenadoj, meze de la grupo de miaj fratinoj; mi helpus ŝin kultivi siajn preferatajn florojn; en la vesperkunvenoj mi aŭdus ŝian voĉon, ŝiaj okuloj rigardus min, apartigus nin nur unu sola paŝo.

Post kiam mi iomete rearanĝis mian vestaĵon, mi malfermis la fenestron kaj vidis Marian en unu de la vojetoj de la ĝardeno, akompanata de Emma: Ŝi portis vestaĵon pli malluman ol tiu de la antaŭa tago, kaj la skarpo purpurkolora, ligita en la talio, falis en formo de bando sur la jupo; la longa hararo, dislimigita en du partoj, kaŝis duonon de la dorso kaj la brusto: ŝi kaj mia fratino havis la piedojn senŝuajn. Ŝi portis poton el porcelano iomete pli blankan ol la brakoj kiuj ĝin subtenis, kiun ŝi estis pleniganta per malfermitaj rozoj dum la nokto, formetanta tiujn malpli humidajn kaj freŝajn kvazaŭ ili estus velkintaj. Ŝi, ridanta kun sia kunulino, enmetis la vangojn, pli freŝajn ol la rozoj, en la plenplenan lavujon. Emma ekvidis min: Maria notis tion, kaj sen turni al mi, falis surgenue por kaŝi al mi siajn piedojn, malligis de la talio la skarpon, kaj kovrante per ĝi la ŝultrojn, ŝajnigis ludi kun la floroj. La edziĝpretaj filinoj de la patriarkoj neniam estis pli belaj dum la mateniĝoj kiam ili kolektis florojn por iliaj altaroj.

Post la tagmanĝo, mia patrino vokis min al sia kudrejo. Emma kaj Maria estis brodantaj apud ŝi. Denove tiu ĉi ruĝiĝis kiam mi aperis; eble ŝi memoris la surprizon kiun nevole mi kaŭzis al ŝi en la mateno.