Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mia patrino volis vidi kaj aŭdi min senĉese.

Emma, jam pli sugestema, demandis al mi mil aferojn pri Bogoto; ŝi postuladis ke mi priskribu al ŝi splendajn balojn, belajn laŭmodajn vestaĵojn por sinjorinoj, la plej belajn virinojn kiuj apartenis tiam al la alta socia sfero. Ili aŭskultis sen lasi siajn manlaborojn. Maria rigardis min kelkfoje maldiskrete aŭ flustris komentojn al sia kunulino de seĝo; kaj kiam ŝi staris por alproksimiĝi al ŝia patrino por demandi ion pri al brodado, mi povis vidi ŝiajn piedojn en belegaj ŝuoj: ŝia leĝera kaj digna paŝo montris ŝian tutan fieron, ne venkita, de nia gento, kaj la allogan humilecon de la kristana virgulino. Ŝiaj okuloj lumiĝis kiam mia patrino esprimis dezirojn ke mi donu al la knabinoj lecionojn pri gramatiko kaj geografio, studobjektoj pri kiuj ili havis tre malmultajn nociojn. Oni interkonsentis ke ni komencus la lecionojn post ses au ok tagoj, dume mi povus taksi la nivelon de la konoj de ĉiu el ili.

Post kelkaj horoj oni anuncis al mi ke la bano estis preta, kaj mi iris tien. Foliriĉa kaj fortika oranĝarbo, plenplene de maturaj fruktoj, formis pavilionon super la larĝa polurita ŝtonakvujo:sur la akvo flosis multege da rozoj; ĝi similis al orienta bano, kaj estis parfumita per la floroj kiujn en la mateno Maria estis plukintaj.



ĈAPITRO V.

Estis pasintaj tri tagoj kiam mia patro invitis min viziti siajn farmbienojn en la valo, kaj necesis komplezi lin; krome,liaj entreprenoj vere interesis min. Mia patrino vigle insistis pri nia baldaŭa reveno. Miaj fratinoj malgajiĝis. Maria ne petegis min, kiel ili, ke mi revenu la saman semajnon; sed sekvis min senĉese per siaj okuloj dum la porvojaĝaj preparoj.