Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dum mia foresto, mia patro rimarkinde plibonigis siajn proprietaĵojn: multekostan kaj belan sukerfabrikon, kun granda hektaraĵo de sukerkano por ĝin provizi, vastajn fermitajn paŝtejojn kun bova kaj ĉevala brutaro, bonajn hordeokampojn kaj luksan loĝdomon, konsistigis la plej notinda el lia posedaĵoj en tiu vala varmega zono. La sklavoj, bone vestitaj kaj tiom kontentaj kiom eblas en tiu stato de servo, estis obeema kaj bonkoreca al ilia mastro. Mi trovis virojn kiuj, infanoj antaŭnelonge, estis instruintaj min starigi kaptilojn por la krekoj kaj mioproktoj en la denseco de la arbaroj; iliaj patroj kaj ili vidis min denove kun sendubaj signaloj de plezuro. Nur Pedron, la bonan amikon kaj fidelan vartiston, mi pro fatalo ne renkontis: li verŝis larmojn kiam li metis min sur la ĉevalo la tagon de mia foriro al Bogoto, dirante: «Mastreto mia, mi neniam plu revidos vin». Lia koro avertis lin ke li mortus antaŭ mia reveno.

Mi povis rimarki ke mia patro, sen forlasi la rolon de mastro, karece traktis la sklavojn. Li montris sin zorgema pri la bona konduto de iliaj edzinoj kaj karesis la infanojn.

Iun vesperon, ĉirkaŭ la sunsubiro, ni revenis de la kultivejoj al la fabriko de mia patro, Higinio (la intendanto) kaj mi. Ili parolis de faritaj kaj farotaj laboroj; okupis min pli malseriozaj aferoj; mi pensis pri la tagoj de mia infanaĝo. La aparta odoro de la arbaro ĵus fortranĉita kaj tiu de maturaj konusoj: la grumblado de la papagoj en la bambuaroj kaj gujavarboj proksimaj; la malproksima sonido de la korno de iu paŝtisto, eĥita de la montoj; la flaŭtoj de la sklavoj kiuj revenis dise de la laboroj kun la ilaro surŝultre; la vesperruĝoj vidataj tra la movemaj sukerkanaroj, ĉio rememorigis al mi la posttagmezojn kiam, incitetante miajn fratinojn, Maria kaj mi, pro persistemo, ricevis ian permeson de mia patrino, por amuziĝi kolektante guajavojn de niaj preferataj arboj, prenante arojn de konusoj multfoje kun gravaj lezoj de brakoj kaj manoj, kaj spionantaj papagidojn ĉe la muroj de la korto.