Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉe la renkontiĝo kun grupo de sklavoj,mia patro diris al juna nigrulo kun impona figuro:

— Do, Bruno, ĉu ĉio pri via edziĝo estas preta por postmorgaŭ?

— Jes, mia mastro — li respondis demetante la pajloĉapelon kaj metante ĝin sur la tenilo de la ŝovelilo.

— Kiuj estas la nuptoatestantoj?

— Sinjorino Dolores kaj Sinjoro Anselmo se vi aprobas.

— Bone. Mi supozas ke Remigia kaj vi sincere estas konfesintaj. Ĉu vi aĉetis ĉion kion vi bezonas por ŝi kaj vi per la mono kiun mi sendis al vi?

— Ĉio jam pretas, mia mastro.

— Kaj ĉu vi ne deziras ion alian?

— Mia mastro prizorgos la aferon.

— La ĉambro kiun Higinio indikis por vi, ĉu ĝi estas bona?

— Jes, mia mastro.

— Ha! Mi jam scias. Kion vi volas estas balo.

Tiam Bruno ridis, montrante siajn dentojn de blindiga blankeco, turnante sian rigardon al siaj kunuloj.

— Justa tio estas; vi kondutas tre bone. Vi jam scias — li aldonis, direktante sin al Higinio—: Aranĝu tion, kaj ke ili restu kontentaj.

— Kaj ĉu viaj moŝtoj foriros antaŭ la ceremonio? —demandis Bruno.

— Ne, mi respondis al li; ni konsideras nin invititaj.

En la mateno de la sekvanta sabato Bruno kaj Remigia geedziĝis. Tiun nokton, je la sepa, mia patro kaj mi ĉevalrajdis por iri al la balo, kies muziko ni komencis aŭskulti. Kiam ni alvenis, Juliano, la sklavo-kapitano de la laborantaro, eliris por preni niajn piedingojn kaj ricevi niajn ĉevalojn. Li aspektis luksa en sia vestaĵo de dimanĉo kaj de lia talio pendis la longa maĉeto kun arĝentkolora tenilo, simbolo de lia posteno. Salono de nia antaŭa loĝdomo estis malplenigita de la laboriloj kiujn ĝi enhavis, por okazigi la balon tie. Oni ĉirkaŭis ĝin per podio. En ligna lustro pendigita el unu el la plafontraboj turnetis manplenon da