Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lumoj; la muzukistoj kaj kantistoj, miksaĵo de kromlaborantoj, sklavoj kaj liberigitaj sklavojCitaĵa eraro: Nevalida <ref>-etikedo; sennomaj referencoj devas havi enhavon, okupis unu el las pordoj. Estis nur du flutoj el kano, unu improvizita tamburo, du marakoj kaj unu tamburino; sed la fajnaj voĉoj de la nigruloj kantis la bambukojn tiom majstre; estis en iliaj kantoj tiom sentoplena mikso de melankoliaj, gajaj, kaj leĝeraj harmonioj; la versoj kiujn ili kantis estis tiom tenere simplaj, ke la plej klera amatoro estus aŭskultinta tiun duonsovaĝan muzikon en ekstazo. Ni eniris en la ĉambro portantaj ŝafovestojn kaj ĉapelojn. Dancis en tiu momento Remigia kaj Bruno; ŝi en follao** de bluaj bolerods***., tumbadillo de ruĝaj floroj, blanka ĉemizo brodita en nigro kaj kolĉeneto kaj orelringoj de kristalo rubenkoloraj, dancis kun la tuta ĝentilo kaj ĉarmo kiujn oni povus atendi de ŝia svinganta talio. Bruno, falditaj sur la ŝultroj la panos** de lia ponĉo de hilo****, calzon d vistosa manta***, blanka ĉemizo gladita kaj nova blanktenila en la talio, klakdancis kun mirinda lerteco.

Fininte tiun programeron, la muzikistoj ludis la plej belan bambukon, ĉar Julian anoncis al ili ke estis por la mastro. Remigia, instigata de la edzo kaj la kapitano, finfine decidis danci kelkajn momentojn kun mia patro; sed tiam ŝi ne kuraĝis levi siajn okulojn, kaj la movoj de la danco estis malpli spontanaj. Post unu horo ni retiriĝis.

Mia patro estis kontenta pri mia atento dum la vizito kiun ni faria al la farmbienoj; exc pli kiam mi diris al li ke mi deziris partopreni je liaj farendaĵoj restante apud li, li rivelis al mi, preskaŭ malĝoje, ke li estis devigita oferi favore de mi sian bonstaton, plenumanta al mi la promeson de