Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

longe promesita sendi min al Eŭropo por fini miajn studojn pri medicino, kaj ke mi devus ekvojaĝi ne pli malfrue ol ene de kvar monatoj. Parolanta al mi tumaniere, lia aspekto eligis solenan senafektan seriozecon, kiun oni notis en li kiam li faris definitivajn decidojn. Tio okazis la postagmezon kiam ni revenis al la montaro. Eknoktiĝis, kaj eĉ se ne estus tiel, li estus rimarkinta la emocion kiun sia neado kaŭzis al mi. La reston de la vojo ni trairis silente. Kun kiom da feliĉo mi estus vidinta denove Marian, se la novaĵo de tiu vojaĝo ne estus intermetiĝanta de tiu momento inter miaj esperoj kaj ŝi!



ĈAPITRO VI.

Kio estis pasinta en tiuj kvar tagoj en la animo de Maria?

Ŝi estis metonta lampon en unu el la tabloj de la salono, kiam mi apudiĝis al ŝi por ŝin saluti, kaj jam surprizis min ne vidi ŝin meze de la familia grupo en la loko* kie ni ĵus deĉevaliĝis. La tremo de ŝia mano danĝere malstabiligis la lampon, kaj mi helpis ŝin, malpli trankvila ol mi kredis esti. Ŝi ŝajnis al mi leĝere pala, kaj ĉirkaŭ ŝiaj okuloj estis leĝera ombro, nepercetebla por tiuj kiuj vidus ŝin sen bone rigardi. Ŝi turnis la vizaĝon al mia patrino, kiu parolis en tiu momento, evitante tiel ke mi povus ekzameni ĝin banata per la lumo kiun ni havis proksime; mi rimarkis tiam ke je la komenco de unu el ŝiaj harplektoj ŝi havis velkintan dianton; kaj ĝi estis sendube tiu kiun mi donis al ŝi la tagon antaŭ mia foriro al la valo. La kruceto de emajlita koralo kiun mi alportis por ŝi, sama al tiu de