Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

miaj fratinoj, pendis sur ŝia kolo per laĉo de nigra hararo. Ŝi estis silenta, sidanta meze de la brakseĝoj kiujn okupis mia patrino kaj mi. Pro tio ke la decido de mia patro pri mia vojaĝo ne apartiĝis el mia memoro, mi eble ŝajnis al ŝi malĝoja, ĉar ŝi diris al mi per voĉo preskaŭ neaŭdebla:

— Ĉu damaĝis vin la vojaĝo?

— Ne, Maria, mi respondis; sed ni nin sunumis kaj ni promenis tiom…

Mi estis dironta al ŝi ion alian, sed la konfida tono de ŝia voĉo, la novan brilon al mi kiun mi malkovris en ŝiaj okuloj, malebligis al mi fari ion krom ŝin rigardi, ĝis kiam mi notis ke ŝi hontiĝis de la nevola fikseco de miaj rigardoj. Ĝuste tiam patro ĵetis ekzamenan rigardon al mi kiu estis pli terura kiam pasis certa mallonga rideto sur liaj lipoj; mi eliris el la salono en la direkto al mia ĉambro.

Mi fermis al pordojn. Jen la floroj kiujn ŝi estis kolektintaj por mi; mi malbriligis ilin per miaj kisoj; mi volis enspiri je unu sola fojo ĉiujn iliajn aromojn, serĉante en ili tiujn de la vestaĵoj de Maria; mi banis ilin per miaj larmoj…Ho, tiuj kiuj ne ploris tiel pro feliĉco , ploru pro senespero, se via adoleskeco estas pasinta, ĉar tiel vi jam ne ploros plu!

Unua amo! Kia nobla fiereco senti sin amata: dolĉa ofero de ĉio kio antaŭe estis al ni kara favore de la amata virino; feliĉeco kiu aĉetata por unu tago per la larmoj de tuta ekzistado, ni ricevis kiel Dia donitaĵo; parfumo por ĉiuj horoj de la estonteco; neestingebla lumo de la pasinteco; floro konservita en la animo kaj kiu ne eblas velki pro elreviĝoj; unusola trezoro kiun ne povas forpreni de ni la envio de la homoj; delica deliro… inspiro de la ĉielo… Maria! Maria! Kiom mi amis vin! Kiom mi estus amanta vin!