Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ĈAPITRO VII.

Kiam mia patro vojaĝis la lastan fojon al la Antiloj, Salomono, lia kuzo kiun li multe amis ekde la infanaĝo, estis ĵus perdinta lian edzinon. Tre junaj ili venis kune al Sudameriko, kaj dum unu el iliaj vojaĝoj mia patro enamiĝis al filino de hispano, kuraĝega kapitano de ŝipo kiu, post forlasi la militservon dum kelkaj jaroj, estis devigita en 1819 preni denove la armilojn defende de la reĝoj de Hispanujo, kaj kiu mortis fusilpafita en Majagual la 20-an de majo de 1820.

La patrino de la junulino kiun mia patro amis postulis la kondiĉon por doni ŝin kiel edzinon ke li malagnosku la judan religion. Mia patro kristianiĝis kiam li estis dudekjaraĝa. Lia kuzo inkliniĝis en tiuj tagoj al la katolika religio, ne cedanta pro tio al la insistoj ke li ankaŭ baptiĝu, ĉar li sciis ke tio kion faris mia patro por havigi al si la edzinon kiun li deziris, malhelpus al li esti akceptata de la virino kiun li amis en Jamajko.

Post kelkaj jaroj de disiĝo, la du amikoj denove vidis unu la alian. Salomono jam estis vidvo. Sara, lia edzino, postlasis al li knabineton kiu havis tiam tri jarojn. Mia patro trovis lin morale kaj fizike ege ŝanĝita pro la doloro, kaj tiam la nova religio donis konsolojn por la kuzo, konsolojn kiujn vane serĉis la parencoj por lin savi. Li urĝe petis Salomonon ke tiu donu al li la filinon kun la celo eduki ŝin apud ni, kaj kuraĝis proponi al li ke li kristanigu ŝin. Salomono akceptis dirante: «Estas vero ke nur mia filino malhelpis min ekvojaĝi al Hindujo, vojaĝo kiu plibonigus mian spiriton kaj kiu estus rimedo kontraŭ mia malriĉeco: ankaŭ estis ŝi mia unusola konsolo post la morto de Sara: sed vi volas ŝin, estu ŝi filino via. Kristaninoj estas dolĉaj kaj bonaj, kaj via edzino devas esti sankta patrino. Se la kristanismo donas en la plej akraj malfeliĉoj la ripozon kiun vi donis al mi, eble mi malhelpus mian filinon restigante ŝin