Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

juda. Ne diru tion al niaj parencoj; sed kiam vi alvenos al la unua haveno kie troviĝas katolika pastro, lasu lin bapti ŝin kaj ŝanĝi la nomon Ester al Maria». Tion ĉi diris la malfeliĉulo elverŝante multajn larmojn.

Malmultaj tagoj poste enmariĝis en la golfeto de Montego la skuno kiu devus konduki mian patron al la marbordoj de Nova Granado. La leĝera ŝipo provis siajn blankajn flugilojn kiel ardeo de niaj arbaroj provas la siajn antaŭ komenci longan flugon. Salomono eniris la kajuton de mia patro, kiu ĵus aranĝis sian enŝipiĝan vestaĵon, portante Esteron en unu el liaj brakoj, kaj pendigante de la alia kofron kun la bagaĝo de la infano: tiu ĉi etendis siajn brakojn al sia onklo, kaj Salomono, metante ŝin en tiuj de la amiko, faligis sin ploretanta sur la malgrandan kofron. Sankta trezoro estis tiu infano, kies belegan kapon ĵus banis larmopluvo, la bapto de la doloro antaŭ ol tiu de la religio de Jesuo. Mia patro sciis ĝin bone, kaj neniam forgesis ĝin. Pri la promeso,Salomono estis rememorigita de sia amiko, kiam tiu ĉi saltis al la boato kiu estis disigonta ilin, kaj li respondis per senspira voĉo: «¡La preĝoj de mia filino por mi kaj miaj por ŝi kaj ŝia patrino, supreniros kune al la piedoj de la Krucumito!».

Sepjara mi estis kiam revenis mia patro, kaj mi disdegnis la belegajn ludilojn kiujn li kunportis al mi por admiri tiun belan infanon, tiom dolĉan kaj ridetantan. Mia patrino kovris ŝin per karesoj, kaj miaj fratinoj regalis ŝin tenere, de la momento kiam mia patro, metante ŝin en la sino de lia edzino, diris al ŝi: «Tiu ĉi estas la filino de Salomono, kiun li sendas al vi».

Dum niaj infanaj ludoj ŝiaj lipoj komencis moduli tonojn kun hispana akĉento tiom harmoniajn kaj allogajn en linda buŝo de virino kiom en tiu de ridetanta infano.

Estis pasintaj ĉirkaŭ ses jaroj. Enirante iun posttagmezon