Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en la ĉambro de mia patro, mi aŭdis lin ploreti: Li havis la brakojn krucitaj sur la tablo kaj sur ili li apogis la frunton; apud li mia patrino ploris, kaj sur ŝiaj genuoj klinis Maria la kapon, sen kompreni tiun doloron kaj preskaŭ indiferenta al la lamentoj de ŝia onklo: okazis ke letero el Kingstono, ricevita tiun tagon, donis la novaĵon pri la morto de Salomono. Mi memoras nur esprimon de mia patro en tiu posttagmezo: «Se ĉiuj forlasos min sen ke mi povos ricevi iliajn lastajn adiaŭojn, kiun kialon mi havas por reiri al mia lando?». Ve, liaj cindroj devas ripozi en fremda tero, for de la ventoj de la oceano sur kies plaĝoj li petolis kiel infano, kaj kies vastecon li trairis kiel arda junulo, malproksime de la vento kiu forbalaus de la tomboŝtono la sekajn florojn, la aromojn kaj la polvo de la jaroj.

Malmultaj estis tiam tiuj kiuj, koninte nian familion, povus suspekti ke Maria ne estis filino de miaj gepatroj. Ŝi parolis klare nian lingvon, ŝi estis afabla, vigla kaj inteligenta. Kiam mia patrino karesis al ŝi la kapon, samtempe kiel al miaj fratinoj kaj al mi, neniu estus povinta diveni kiu el ili estas la orfo.

Ŝi havis naŭ jarojn. Ŝia abunda hararo,ankoraŭ helbrun-kolore, falis malligite kaj ludeme sur ŝia fajna kaj movebla talio; ŝiaj okuloj babilemis; ŝia akĉento havis iom da melankolio kiun ne havis niaj voĉoj; jen la bildo kiun mi kunportis de ŝi kiam mi foriris de la gepatra domo; tiel ŝi estis en la mateno de tiu malgaja tago, sub la grimpoplantoj de la fenestro de mia patrino.



ĈAPITRO VIII.

Post krepusko Emma frapis mian pordon por ke mi iru al la manĝotablo. Mi lavis mian vizaĝon por kaŝi la ŝpurojn de miaj larmoj, kaj mi surmetis aliajn vestaĵojn por senkulpigi min pro mia malfruiĝo.