Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/100

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj rememorante kun certa rankoro de tio kion pri Quijote li diris, mi aldonis:

—Vi devis vidi tiujn versojn en La Tago, kaj okazas ke vi ne memoras; mi kredas ke ili estas signitaj de iu Almendarez.

—Ŝajnas ke ne —li diris—; mi havas por tio malbonan memoron… Se ili estas kiujn mi aŭdis deklami al mia kuzino… sincere, ŝajnas ili al mi pli bone kantataj de tiuj ĉi fraŭlinoj. Bonvolu diri ilin —aldonis li direktante sin al Maria.

Tiu ĉi, ridetanta, demandis al Emma.

—Kiel komencas la unua?… Mi forgesas ilin. Diru ilin vi, kiuj bone scias ilin.

—Sed vi ĵus kantis ilin —observis al ŝi Carlos— kaj deklami ilin estas pli facile; por malbonaj ke ili estus****, diritaj de vi ili estus bonaj.

Maria ripetis ilin; sed atinginte la lastan strofon ŝia voĉo estis preskaŭ trema.

Carlos dankis ŝin, aldonante:

—Nun i esta preskaŭ certa ke mi aŭdis ilin antaŭe.

Ba!*** Mi diris al mi: pri kio Carlos estas certa estas vidi ĉiutage kion miaj malbonaj versoj pentras; sed sen sciiĝi pri tio, kiel li vidas sian horloĝon.



ĈAPITRO XXIV.

Alvenis la horo ke ni retiriĝu, kaj timante ke oni estus preparinta liton al mi en la sama ĉambro de Carlos, mi ekiris al mia: de ĝi eliris en tiu momento mia patrino kaj Maria.

—Ĉu mi povas dormi sola ĉi tie, ĉu ne vere? — demandis mi al la unua, kiu komprenante la motivon de la demando, respondis:

—Ne; via amiko.