Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/99

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de l’ suna disko en la foraj montaroj,
trapasis ekbrilegoj de ruben’.

De la freŝa lag’ tinkturiĝis de roz’
La surfaco purega kaj bua,
Kaj ĉe la bord’ ardeoj kaj kolomboj
Haltis en saŭcoj kaj bambuoj.

Muta l’ vesper’, antaŭ la nokto muta
La gazoj de mantel’ ĝia kolektis:
De l’ hinda mar’ dormanta ja en la ŝaŭmoj
trovis ĝin lun’ kaj ĉe l’ pied’ de l’ sun’.

Venu kun mi vagadi en la arbaroj
Kie Feinoj agorgas mian liuton
Ili diris al mi ke pri mi vi sonĝas
Ke ili igos min senmorta se vi amas min.

Mia patro kaj l;a sinjoro de M… eniris en la salono kiam la kanzono finiĝis. La unua, kiu nur tarareaba*** inter dentoj iun kanzonon de sia lando, en la momentoj en ke la paco de sia animo estis kompleta, havis inklinon al muziko kaj havis al danco dum sia juneco.

Don Jeronimo, post sidiĝi tiel komforte kiel li povis en la pufa sofo, oscedis dufoje sinsekve.

—Mi ne stis aŭdinta tiun muzikon kun tiuj versoj —observis Carlos al mia fratino.

—Ŝi legis ilin en ĵurnalo —mi respondis al li— kaj aldonis la muzikon per kiu oni kantas aliajn. Mi kredas ke ili estas malbonaj —mi aldonis—: oni publikigas tiom da tiaj sengustaĵoj en la ĵurnaloj! Ili estas de habana poeto; kaj oni konas ke Kubo havas naturon similan al tiu de Kaŭko.

Maria, mia patrino kaj i fratino ridardis unuj al la aliajn kun miro, surprizigitaj de la trankvileco per kiu mi trompis Carlos-on; sed tio okazis ĉar ili ne sciis pri la ekzameno kiun li faris posttagmeze a la libroj de mia breto, ezkzameno en kiu tiel malbone starantaj li lasis miajn preferatajn aŭtorojn;