Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/98

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi misjuĝis lin, ke se li estis kapabla fari leĝeraĵoj, li neniam farus malicaĵon.

Emma estis preta. Alproksimiĝante al Maria, diris al ŝi:

—Ĉu ni kantu?

—Sed kion mi povas kanti? — ŝi respondis

Mi alproksimiĝis al Maria por diri al ŝi mezlaŭte:

—Ĉu estas nenio kion vi volas kanti, nenio?

Ŝi tiam rigardis min kiel ŝi ĉiam faris kiam mi diris al ŝi ion en la tono kiel mi elparolis tiujn vortojn: kaj ludis dummomento en ŝiaj lipoj rideto simila al tiu de bela infanino kiu vekiĝas karesata de la kisoj de sia patrino.

—Jes, la Feinoj — ŝi respondis.

La versoj de la kanzono estis verkitaj de mi. Emma, kiu trovis ilin en mia skribotablo, adoptis la muzikon de aliaj kiuj estis laŭmodaj****.

En iu el tiuj noktoj de somero eb kiu la ventoj ŝajnas inviti la silento por aŭskulti vagos** murmuroj kaj malproksimaj eĥoj; en kiu la luno prokrastiĝas aŭ ne aperas, timante ke la lumo estu neoportuna; en kiu la animo, kiel adorata amantino kiu dum kelkaj momentoj lasas nin, forlasas nin iom post iom kaj ridetante, por reveni pli lo, neniam amema; en nokto tia, Maria, Emma kaj mi estis en la koridoro de la flonko de la valao, kaj post eltiri la lasta al la gitaro kelkajn melodiajn agordojn, kunigis ili siajn voĉojn nekultivitaj sed virgaj kiel la naturo kiun ili prikantis. Mi surprizis in, kaj ŝajnis al mi belaj kaj sentoplenaj miaj malbonaj strofoj. Finintye la lastan, Maria apogis la frunton en la ŝultro de Emma, kaj iam ŝi levis ĝin, entuziasmigita mi murmuris al ŝia orelo la lastan verson. Ha! Ili ŝajnas konservi ankoraŭ de Maria mi ne scias ĉu aromon; ion kiel la humuideco de siaj larmoj. Jen ili:

Mi sonĝis vagi en arbaroj de palmoj
Kies blondaj plumaroj, ĉe l’ sinkiĝ’