Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/102

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

anĝeloj de la domo dormis apud mi: ĉe la ekapero de la Suno ŝi venus kisi iliajn vangojn kaj porti ilin al la fonto, kie ŝi banis la vizaĝojn per siaj blankaj kaj parfumitaj manoj kiel rozoj de Kastilio**** kiujn ili kolektis por la altaro kaj por ŝi.



ĈAPITRO XXV.

Vekigis min la susurparolo de la infanoj, kiuj vane stimulis sin respekti main sonĝon. La kolombjoj kaptitaj tiujn tagojn, kaj kiujn flugiltranĉitaj devigis ilin resti en vajuaj skatoloj, ĝemis gvatantaj la unuajn sunradiojn kiuj penetris en la ĉambron tra la fendetoj.

—Ne malfermu —diris Felipe— ne malfermu, ke ia frato dormas, kaj elirtas la cuncunas******.

—Sed se Maria jam vokis nin —kontraŭdiria la malgranda.

—Tio ne okazis: mi vekiĝis delonge, kaj ŝi ne vokis.

—Jes, mi jam scias kion vi volas: iri kurante unue lo mi al la rivereto por diri poste ke nur en viaj hokoj falis nigrojn.

—Kiel al mi kostas mian laboron meti ilin bone… —interrompis al li Felipe.

—Vidu tiun gracion!**** Se estas Johano Anĝelo kiu metas ilin por vi ernla bonaj marĉoj.

Kaj li insistis malfermi.

—Ne malfermu! —kontraŭdiris Felipe ĉaĝenita jam—: atendu mi vidu scu Efrain’ dormas.

Kaj dirinte tion ĉi, li alproksimiĝis pierpunte al mia lito.

Mi prenis tiam lin de la brako, dirante:

—Ha, fripono! Ke vi ŝtelas la fiŝojn al la malgranda.

Ambaŭ ridis kaj alproksimiĝis starigi la pledon respekte. Ĉio restis aranĝita kun la promeso kiun mi faris al ili ke posttagmeze mi irus ĉeesti la instaladon