Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/107

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Aŭdu vi iliajn voĉojn; ili estas ĉi tie. Gardu ke Emma ne ekpensu eniri en la hejmkapelo.

Maria eniris rozkolora kaj ridanta ankoraŭ pro tio kion ŝi eestis konversacianta kun Emma. Ŝi trairis kun paŝo leĝera kaj preskaŭ infana la ĉambro de mia patrino, kiun ŝi malkovris nur kiam ŝi estis enoronta en sia.

—Ha! —ŝi ekkriis—; Ĉu ĉi tie estis vi? — Kaj alproksimiĝanta al ŝi—: Sed kiom kala vi estas! Vi sentas vin malsana de la kapo, ĉu ne? Se vi estus baninta vin… tio plibonigas vin tiom…

—Ne, ne; mi estas bona. Mi atendis vin por paroli al vi private; kaj kiel temas pri afero tre grava, mi timas ke ĉio tio povas okazigi al vi malbona impreson.

—Kio povas esti? Kio estas?…

—Sidiĝu ĉi tie — diris al ŝi mia patrino signalanta tabureteton*** kiun ŝi havis ĉepiede.

Sidiĝis ŝi, kaj, senutile penante rideti, sia vizaĝo havigis al si esprimon*** de ĉarma graveco.

—Diru vi jam —diris ŝi klopondate regi la emocion, pasanta ambaŭ manojn por*** la frunto, kaj tuj asegurande**** kun ili la kombilon de Carej**** orkolora kiu subtenis siajn hararojn en formo de dika kaj brila laĉo kiu ĉirkaŭligis la tempiojn.

—Mi parolos al vi sammaniere kiel mi parolus al Emma en egala cirkunstanco.

—Jes, sinjorino: mi jam aŭdas.

—Via patro komisiis al mi ke mi diru al vi… ke la sinoro de M… petis vian manon por sia filo Carlos…

—Mi! —ekkriis ŝi mirigita kaj farinta nevolan movon por stari; sed ŝi denove falis en sia seĝo, kovris la vizaĝon kun la manoj, kaj mi aŭdis ke ŝi ploretis.

—Kion mi devas diri al li, Maria?