Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/108

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Ĉu li komisiis al vi ke vi diru ĝin al mi? —ŝi demandis al ŝi per senaera voĉo****.

—Jes, filino; kaj li plenumis sian devon sciigante ĝin al vi.

—Sed kial vi diras ĝin al mi? — kaj kion vi volus ke mi faru?

—Ha! Diri al li ke mi ne … ke mi ne volas… ne ne.

Post momento, levante la rigardon al mia patrino, kiu sen povi ĝin eviti ploris kun ŝi, disis al ŝi:

—Ĉiuj scias ĝin ĉu en vere?, ĉiuj volis ke vi diru ĝin al mi.

—Jes; ĉiuj scias ĝin, krom Emma.

—Nur ŝi… Mia Dio! Mia Dio! — aldonis ŝi kaŝanta la kapon en la brakoj kiujn ŝi apogis sur la genuoj de mia patrino, kaj ŝi restis tiel dum iuj momentoj****.

Levante poste pala la vizaĝon kaj verŝigita de pluvo de larmoj:

—Bone —ŝi diris—:vi jam plenumis; ĉion mi scias jam.

—Sed Maria —interrompis al ŝi dolĉe mia patrino— ĉu estas, do, tiom da malĝojo ke Carlos volu esti via edzo? Ĉu ne estas…?

—Mi petegas al vi… mi ne volas; mi ne bezonas scii pli. Ke oni lasis ke vi proponu ĝin al mi?… Ĉiuj, ĉiuj kunsentis ĝin! Ja mi diras —ŝi aldonis kun energia viĉo malgraŭ la ploretoj— mi diras ke antaŭ lo kunsenti tionn mi mortos. Ha! Ĉu tiu sinjoro ne scias ke mi havas la saman malsanon kiu mortigis mian patrinon, estante ŝi tre juna?… Aj! Kion mi faros nun sen ŝi?

—kaj ĉu ne estas mi ĉi tie? Ĉu ne amas min tutanime?

Mia patrino estis malpli forta lo ŝi pensis.

—Por*** miaj vangoj rulis larmoj kiujn mi sentis guti ardaj sur miaj manoj, apogataj een unu el la butonoj*** de la pordo kiu okultis min.

Maria respondis al mia patrino:

—Sed tiam kial vi proponas al mi tion ĉi?