Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/109

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Ĉar estis necese ke tiu «no» eliru el viaj lipoj, kavankan mi supozus ke vi ĝin dirus.

—Kaj nur vi supozis ke mi dirus ĝin, ĉu ne estas tiel?

—Eble iu alia supozis ĝin ankaŭ. Se vi scius kiom da doloro, kiom da sendormoj kaŭzis tiu ĉi afero al tiu kiun vi juĝas kulpa!

—Paĉjon? —diris ŝi jam malpli pala.

—Ne; Efreinon.

Maria elspiris malfortan krion, kaj lasinte fali la kapon sur la sino de mia patrino, restis senmova.

Tiu ĉi malfermis al lipojn por voki min, kiam Maria rerektiĝis malrapide; ŝi stariĝis kaj diris preskaŭ ridete, denove asegurando**** la hararon kun la tremantaj manoj.

—Mi faris malbone ploranta tiel, ĉu ne certe? Mi kredis…

—Trankviliĝu kaj sekigu viajn larmojn: mi volas vidi vin denove kontenta kiel vi estis. Vi devas estimi la gdentilecon de lia konduto…

—Jes, sinjorino. Ke li ne sciu ke mi ploris, ĉu ne? — ŝi diris sekigante sin per la naztuko de mia patrino.

—Ĉu ne faris bone kunsentanta ke mi dirus al vi ĉion?

—Eble… kiel ne.

Sed vi diras tion en maniero… Via patro postulis al li la kondiĉon, kvankam ne estis necese, ke li** lasu decidi libere en tiu ĉi kazo.

—Kondiĉon? Kondiĉon por kio?

—Li postulis ke ni neniam diru al vi ke ni sciis kaj kunsentis*** pri kio inter vi okazas.

—La vangoj de Maria tikturiĝis, aŭdinte tion ĉi, de la plej milda rozkoloro. Ŝij okuloj estis alnajlitaj al la planko.

—Kial li postulis tion? —diris ŝi fine kun voĉo kiu apenaŭ sukcesis