Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/220

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed tiu kondiĉo estas novaĵo; kaj Karlo priridus sciante ke vi altrudis ĝin al mi.

―Kaj kiu devas tion diri al li?

―Eble mi mem.

―Kaj tio por kio?

―Por konsoli lin pro tiu pafo al la cervido, kiun li tiom bedaǔrinde eraris.

―Vere. Pafo al tigro estintus alia afero, ĉar kompreneble ĝi devas esti timinda.

―Tio kion vi ne scias estas ke la pafilo de Karlo ne entenis la kartoĉon kiam li pafis: Braǔljo estis eltirinta ĝin.

―Kaj kial Braǔljo faris tion?

―Por venĝi: Karlo kaj Sinjoro de M*** estis primokintaj tiumatene la magrecon de la hundoj de Jozefo.

―Braǔljo agis maldece, ĉu ne? Sed se li ne estus aginta tiamaniere, la cervido ne estus nun viva. Vi ne vidis kiom gaja ĝi fariĝas se mi alproksimiĝas al ĝi: eĉ Majo sukcesis ke tiu amu ĝin, kaj multfoje ili dormas kune. Ĝi estas tiom bela! Ho, certe ĝia patrino devas esti priplorinta ĝin!.

―Do, ellasu ĝin por ke ĝi foriru.

―Kaj ĉu la patrino ĝin serĉus ankoraǔ sur la montoj?

―Eble ne.

―Kial?

―Ĉar Braǔljo certigas al mi ke la cervino kiun li mortigis iom poste en la sama valo el kiu eliris la ido, estis ĝia patrino.

―Ha!, kia ulo!... Ne mortigu pliafoje cervinojn.

Ni estis alvenintaj al la koridoro, kaj Johano kun la brakoj malfermitaj eliris renkonte al Maria: ŝi levis lin, kaj kliniginte lian kapon dormeman sur unu el tiuj ŝultroj el roz-kolora perlamoto, malaperis kun li.