Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/219

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj skuante la kapon por aranĝi la hararon, ŝi montris en siaj rigardoj fascinon preskaǔ novan. Apogante sin sur mian brakon, ŝi observis:

Iru ni, ĉar baldaǔ mallumiĝos:

―Por kio estas la lilioj? ―mi insistis dum ni malrapide nin direktadis al la montara koridoro.

―Vi jam scias por kio utilos la rozoj de la nova planto kiun mi montris al vi, ĉu ne?

―Jes.

―Do, la lilioj utilos por io simila.

―Ni vidu.

―Ĉu plaĉos al vi trovi en ĉiu mia letero kiun vi ricevos, peceton de la lilioj kiujn donos la planto?

―Ha, jes!

―Tio estos kiel diri al vi multajn aferojn kiujn kelkajn fojojn oni ne devas skribi kaj kiujn aliajn fojojn kostus al mi multe da peno esprimi bone, ĉar vi ne fininstruis al mi tion necesan por ke miaj leteroj rezultu bone verkitaj... Ankaǔ estas vera...

―Kio estas vera?

―Ke ni ambaǔ kulpas.

Post esti distrinta min rompante sub siaj piedoj, bele vestitaj, la sekajn foliojn de la mandul- kaj sapot-arboj disigitajn de la vento en la strateto kiun ni estis laǔirantaj, ŝi diris:

―Mi ne volas iri morgaǔ al la montaro.

―Sed ĉu Transito ne ofendiĝos kun vi? Ŝi edziniĝis antaǔ unu monato kaj ni ankoraǔ ne faris al ŝi la unuan viziton. Kial vi ne deziras iri?

―Pro tio... pro nenio. Vi diros al ŝi ke ni estas okupataj pro via vojaĝo... ion ajn. Ke venu ŝi kun Lucia la venontan Dimanĉon.

―Bone. Mi revenos tre frue.

―Jes; kaj ne estos ĉasado.