Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/218

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

je miaj piedoj por lasi ĝin fali pogute sur iun burĝonintan bulbeton, dirante al mi:

―Ĝi estas planto de montara lilio.

―Kaj vi semis ĝin tie?

―Ĉar ĉi tie...

―Mi jam scias, sed mi esperis ke vi estu forgesinta tion.

―Forgesi? Kiel se estus tiel facile forgesi! ― ŝi diris sen leviĝi kaj sen rigardi min.

Ŝia hararo rulfaladis malplektita ĝis la grundon, kaj la vento igis kelkajn el ĝiaj bukloj tuŝi la blankajn sovaĝ-rozojn de iu apuda rozujo.

―Sed ĉu vi ne scias kial vi trovis ĉi tie la bukedon el lilioj?

―Kiel mi povus ne scii? Ĉar tiutage iu supozis ke mi ne volis denove meti florojn sur lian tablon.

―Rigardu min, Maria.

―Kial? ―Ŝi respondis sen levi la okulojn el la planteto, kiun ŝi ŝajnis ekzameni kun ekstrema atento.

―Ĉiu lilio kiu naskiĝos ĉi tie estos puno kruela pro ununura momento da dubo. Ĉu mi hazarde sciis ĉu mi estas inda?... Iru ni semi viajn liliojn for de ĉi tie.

Mi fleksis unu genuon fronte al ŝi.

―Tute ne ―ŝi respondis alarmita kaj kovrante la planteton per ambaǔ manoj.

Mi reekstaris; kaj kun la brakoj krucitaj mi atendis ke ŝi finu kion ŝi estis faranta aǔ ŝajnanta fari. Ŝi klopodis rigardi min sen ke mi rimarku tion, kaj fine ridis levante la vizaĝon plenan de rekompencoj por unu momento de supozita severeco, kaj dirante:

―Do, tre kuraĝa, ĉu ne? Mi diros al vi, sinjoro, por kio estas ĉiuj lilioj kiujn donos la planto.

Klopodante ekstari, kaptita de la mano kiun mi ofertis al ŝi, ŝi denove falis surgenuen, ĉar ŝin retenadis kelkaj haroj implikataj en la branĉoj de la rozujo: ni ilin apartigis,