Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/217

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed se la plej malgrava cirkunstanco igis nin pensi pri la timata vojaĝo, ŝia brako ne malligiĝis el la mia, kaj haltante en certaj lokoj, ŝi serĉis min per humidaj rigardoj, gvatinte en tiuj lokoj ion nevideblan al mi.

Iun posttagmezon, belan posttagmezon kiu ĉiam daǔros en mia memoro!, la lumo de la mortantaj ĉiel-ruĝoj de la sun-subiro konfuziĝis sub ĉielo lil-kolora kun la radioj de luno leviĝanta, duonblankaj kiel tiuj de lampo trapasantaj alabastran globon. La ventoj malsupreniris petolantaj de la montaroj al la ebenaĵoj; la birdoj serĉis rapide siajn nestojn inter la foliaroj de la boskoj. La bukloj de la hararo de Maria, kiu malrapide trairadis la ĝardenon prenata ĉe mia brako per ambaǔ manoj, estis karesintaj mian frunton pli ol unu fojon; ŝi estis provinta klini la tempion sur mian ŝultron; ni interdiradis nenion... Ŝi tuje haltis ĉe la extremo de iu rozuja vojo; ŝi rigardis kelkajn momentojn al la fenestro de mia ĉambro, kaj turnis al mi la okulojn por diri:

―Ĉi tie okazis; tiel ĉi mi estis vestita...; ĉu vi tion rememoras?

―Ĉiam, Maria, ĉiam!... ―mi respondis kovrante al ŝi la manojn per kisoj.

―Rigardu: tiun nokton mi vekiĝis tremanta, ĉar mi sonĝis vin farantan kion vi faras nun... Ĉu vi vidas ĉi tiun rozujon ĵus semitan? Se vi forgesos min, ĝi ne floros; sed se vi daǔre estos kia vi estas, ĝi donos la plej belajn rozojn, kaj mi promesis ilin al la Madono kondiĉe ke pere de ĝi ŝi sciigu al mi ĉu vi estos ĉiam bona.

Mi ridetis, kortuŝita de tioma inocenteco.

―Ĉu vi ne kredas ke estos tiel? ― ŝi demandis kun serioza tono.

―Mi kredas ke la Virgulino ne bezonos tiomajn rozojn.

Ŝi agis tiel ke ni alproksimiĝu al la fenestro de mia ĉambro. Tuj poste, ŝi malligis sian brakon el la mia; ŝi sin direktis al la rivereto, je kelkaj paŝoj, nodante la ŝalon je sia talio; kaj portante akvon en la kavo de la manoj kunigitaj, ŝi genuiĝis