Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ĈAPITRO IX.

Mi ellitiĝis la venontan tagon je mateniĝo. La auroro kiu vidigis en la oriento la konturon de la Centra-Kordileraj vertoj, ore eklumigis en duoncirkloj kelkajn leĝerajn nubojn kiuj separiĝis unuj de la aliaj, malproksimiĝis kaj malaperis. La verda pampo kaj arbaroj de la valo vidiĝis kvazaŭ tra bluigita vitro, kaj meze de ili kelkaj blankaj kabanoj, dikaj fumnuboj de la ĵus bruligitaj montoj leviĝintaj spirale, kaj kelkfoje la kurbiĝo de rive⁰ro. La okcidenta kordilero, kun siaj faldoj kaj kavoj, similis al manteloj de malhelblua veluro pendigitaj de siaj centroj per manoj de ĝinoj kaŝitaj per la nebuloj. Antaŭ mia fenestro, la rozujoj kaj la foliaroj de la arboj de la fruktoĝardeno ŝajnis timi la unuajn ventetojn kiuj estis elverŝontaj la roson kiu brilis en ĝiaj folioj kaj floroj. Ĉi aspektis al mi malgaja. Mi prenis la ĉaspafilon; faris signalon al la aminda Majo kiu, sidanta sur la malantaŭaj gamboj, rigardis min fikse,kun sulkigita frunto pro troa atendado, kaj atendis la unuan ordonon; kaj saltanta super la ŝtonbarilon, ĝi ekiris laŭ la vojo al la monto. Enirinte en la montaron, mi trovis ĝin freŝa kaj tremetiga sub la karesoj de la lastaj ventetoj de la nokto. La ardeoj forlasis siajn dormejojn formantaj en sia flugo ondantajn liniojn kiujn arĝentis la Suno, kiel rubandoj forlasitaj al al kaprico de la vento. Multaj aroj da papagoj leviĝis el la bambuaroj direkten al la najbaraj maizokampoj, kaj la ramfasto salutis la tagon per sia malgaja kaj unutona kanto el la koro de la montaro.

Mi malsupreniris al la fekunda monta riverebenaĵo laŭ la sama vojeto kiun mi ofte sekvis ses jarojn antaŭe. La tondro de la torento plilaŭtiĝis, kaj malmulte poste mi malkovris la rapidfluojn, kiuj impetis ĉe la lanĉiĝo en la akvofalojn, kie ĝi konvertiĝis en bolantaj ŝaŭmoj, poste aspektis kiel kristalaj speguloj en la