Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lagetoj, rulantaj ĉiam sur la fluejo de ŝtonegoj pluŝigitaj de muskoj, borderitaj en la riverbordo per ventumil-palmoj, filikoj kaj kanoj kun flavaj tigoj, silkaj plumaroj kaj purpuraj semujoj.

Mi haltis en la mezo de la ponto, farita per la huragano el fortika cedro, la sama kiun mi surpasis en alia tempo. Florplenaj parazitaj plantoj pendis el ĝiaj branĉoj, kaj bluaj konvolvuloj kiuj sekvis la sunon falis kiel ornamaĵo de miaj piedoj por balanciĝi en la ondoj. Abunda kaj altega vegetaĵo volbiĝis kelkloke trans la rivero, kaj tra ĝi penetris kelkaj radioj de la naskiĝanta suno kiel tra la rompita plafono de forlasita indiana templo. Majo plorbojis malkuraĝe en la bordo kiun mi ĵus forlasis, kaj laŭ petinsisto mia ĝi decidis pasi sur la fantasta ponto, kaj poste sekvis tuj antaŭ mi la vojeton kiu kondukis al la posedaĵo de la maljuna Jozefo, kiu atendis viziton per kiu li povus bonevenigi min bonvenigo.

Post mallonga deklivo kruta kaj malluma, kaj post trans-salti la sekajn, segitajn arbojn faligitajn lastatempe de la montaranoj, mi troviĝis en la spaco 0semita per legomoj,de kie mi ekvidis leviĝantan fumon de la dometo kiu nun situis meze de la verdaj montetoj, sed kiun mi estis lasintaj inter boskoj ŝajne nedetrueblaj. La bovinoj, belaj pro siaj grandeco kaj koloro, muĝis en la pordo de la stalo serĉantaj siajn idojn. La kortbirdoj tumultiĝis ricevantaj la matenan porcion; en la proksimaj palmoj, kiujn la hakilo de la terlaboristoj ne damaĝis, la bruemaj orioloj balanciĝis en siaj pendantaj nestoj, kaj meze de tia agrabla galimatio aŭdiĝis fojfoje la krio de la birdisto, kiu de sia kuŝejo kaj armita per ŝtonĵetilo terurigis la malsatajn araojn kiuj flirtis sur la maizkultivo.

En la Himno de Antiokio, la hundoj per siaj bojoj anoncis mian alvenon. Mia ĉevalo Majo, ĝenita pro tio alproksimiĝis al mi. Josefo,la hako en unu mano kaj la ĉapelo en la alia, elvenis por renkonti min.