Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La malgranda loĝejo rivelis laboremon, ŝparemon kaj purecon; ĉio estis rustika, sed komforte aranĝita, kaj ĉiu aĵo en sia loko. La salono de la dometo, perfekte balaita, benkoj de bambuo ĉirkaŭe, kovritaj per matoj de junko kaj ursopeltoj, kelkajn bildojn de lumigita papero reprezentantaj sanktulojn kaj alnajlitaj per dornoj de oranĝarbo al la muroj nekalkolaktitaj, havis dekstre kaj maldeskstre la ĉambro de la virino de Jozefo kaj tiu de la knabinoj. La kiurejo, formita de akvo-sago kaj kun la plafono de folioj de la sama planto, estis apartigata de la domo per legomĝardeneto kie la petroselo, la kamomilo, la pipromento, kaj la bazilioj instermiksis siajn aromojn.

La virinoj ŝajnis vestitaj pli zorge ol ordinare. La knabinoj, Lucia kaj Transito, surhavis subjupojn de moruskolora kalikoto kaj tre blankajn ĉemizojn kun kolkrispoj de punto, borderitaj de tencilla nigra****, sub kiuj pendis parton de siaj rosarioj**, kaj gargantillas** de ampoloj de vitro de koloro de opalo. La plektaĵoj de iliaj hararoj, dikajj kaj gagatkoloraj***, ludis en iliaj dorsoj ĉe la plej leĝera movo de la nudaj piedoj, zorgitaj kaj inquietos***. Ili alparolis min per ekstrema timemo, kaj ili patro estis kiu, notinte tion, instigis ilin dirante: «Ĉu ne estas li la sama infano Efrain’, eĉ se li venas de la lernejo jam sciohava kaj juna?***». Tiam ili fariĝis pli gajaj** ka ridemaj***: ligin nin amike memorojn de la infanaj ludoj, potencaj en la imago de la poetoj kaj de la virinoj. Per la maljuneco, la vizaĝo de Jozefo gajnis multe: Kvankam li ne lasis kreski sian barbon, la vizaĝo havis ion bibian***, kiel preskaŭ ĉiuj de la maljunuloj de bonaj kutimoj de la lando kie li naskiĝis; la blanka kaj abubda hararo ombrigis la brunigitan kaj larĝan frunton, kaj liaj ridetoj malkaxigis trnakvilecon de animo. Luisa, lia virino, pli feliĉa ol li en la lukto kontraŭ la jaroj, konservis en la vestmaniero ion de la antiokia esto, kaj ŝia konstanta gajeco lasis kompreni ke ŝi estis kontenta de sia sorto.