Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Jozefo kondukis min al la rivero kaj parolis al mi pri siaj kultivejoj kaj ĉazpromenoj***, dum mi mergis min en la diafana remanso*** el kie lanĉis sin la akvoj formantaj malgrandan akvofalon. Revene ni trovis metita en la unusola tablo de la domo la allogan** tagmanĝon. Ĉampionis la maizo ĉie: en la supo de mote*** metita en telerojn de vitrigita fajenco kaj en orumitaj arepoj dismetitaj sur la tablotuko. La unusola manĝilo de la hejmilaro estis krucmetita sur mia blanka telero kaj bordigita de bluo.

Majo sidiĝis ĉe miaj piedoj atentrigarde, sed pli humila ol kutime.

Jozefo flikis fiŝreton dum siaj filinoj, pretaj sed hontoplenaj, servis mian teleron tutzorge, klopodantaj diveni en la okuloj kio povis al mi manki. Ili multe plibeliĝis, kaj de frenezetaj infaninoj kiuj ili estis ili fariĝis laboremaj virinoj.

Englutinte la glason de densa kaj plenŝaŭma lakto, deserto de tiu patriarka tagmanĝo, Jozefo kaj mi eliris trapromeni la fruktoĝardenon kaj la rozon kiun li estis kolektanta. Li miriĝis pri miaj teoriaj konoj pri la kultivoj, kaj no reiris a la domo post unu horo por ke mi ĝisu la knabinojn kaj la patrinon.

Metis mi en la talio de la bona maljunulo la tranĉilon de monto kiun mi kunportis por li de la regno[1], en la koloj de Transito kaj Lucia, belegajn rosariojn, kaj en la manoj de Luisa relikvujon kiun ŝi mendigis al mia patrino. Iris mi returne de la monto ĵuste je la tagmezo, laŭ la ekzameno kiun faris Jozefo de la Suno.

  1. Iom primoka nomo por la provinco Bojakao (hispanlingve Boyacá)