Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/265

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Je la dekunua horo de la nokto de la dudek naŭa mi apartiĝis de la familio kaj de Maria en la salono. Mi restis sendorma en mia ĉxambro ĝis mi aŭdis la horloĝon sonorigi la unuan de la mateniĝo, unua horo de tiu tago tiomtempe timata kaj kiu fine estis alvenanta; mi ne volis ke ĝiaj unuaj momentoj trovu min dormanta.

Kun la sama vesto kiun mi porti mi kuŝiĝis sur la liton je la dua. La tuko de Maria, ankoraŭ odoranta per la parfumo kiun ŝi ĉiam uzadis, ĉifita de ŝiaj manoj kaj humidiĝita per ŝiaj larmoj, ricevadis sur la kusenon tiujn kiuj ruladis el miak okuloj kiel el fonto neniam elĉerpiĝonta.

Se tiujn kiujn ankoraŭ mi verŝas rememorante la tagojn antaŭajn al mia forvojaĝo, povus taŭgi por inki la plumon dum mi rakontas pri ĉi tiuj; se al mia menso eblus eĉ ununuran fojon, kvankam dum unu sola momento, eltiri el mia koro ĝian tutan doloran sekreton por ĝin malkaŝi, la liniojn kiujn mi estas skizonta estus belaj por tiuj kiuj multe ploris, sed eble fatalaj por mi. Ne eblas al ni por ĉiam delektiĝi per iu amata aflikto: samkiel la bedaŭraj, la plaĉaj horoj forfuĝas. Se iam oni koncedus al ni reteni ilin, Maria estus sukcesinta igi pli malrapidaj tiujn kiuj antaŭis nian adiaŭon. Sed ha! ĉiuj, surdaj al ŝiaj plorsingultoj, blindaj antaŭ ŝiaj larmoj, forflugis, kaj flugadis promesante reveni!

Iu nerva ektremo vekis min du aŭ tri fojojn kiam la dormo sukcesis kvietigi min. Tiam miaj rigardoj esploradis tiun ĉambron jam malplenigitan kaj senordan pro la vojaĝpreparoj, ĉambron en kiu mi atendis tiomajn fojojn la aŭrorojn de tagoj feliĉaj. Kaj mi klopodadis denove akiri la dormon interrompitan, ĉar tiamaniere mi revidadis ŝin tiom bela kaj pudora kiel okaze de la unuaj vesperoj de niaj promenoj post mia reveno hejmen; enpensa kaj silenta kiel ŝi kutimis fariĝi kiam mi faradis al ŝi miajn unuajn konfidencojn, en kiuj preskaŭ nenion estis interdirintaj niaj lipoj kaj tiom multe niaj rigardoj