—Kiu scias.
—Do rigardu ilin.
Mi prenis ilin inter la miajn kaj karesis iliajn palmojn, glatajn kiel la sateno.
—Ĉu estas io en ili?
—Se la miaj povas esti aspraj...
—Mi ne sentas ilin tiaj. Kion vi faris ĉe la montaro?
—Mi multe suferis. Mi neniam imagis ke ili tiom afliktiĝus pro mia adiaŭo, nek ke faru al mi tioman bedaŭron diri adiaŭ al ili, precipe al Braŭljo kaj al la junulinoj.
—Kion diris al vi la du inoj?
—Kompatindaj!, nenion, ĉar ilin sufokadis iliaj larmoj: tro multe diradis tiuj kiujn ili ne povis kaŝi al mi... Sed ne malgajiĝu. Mi agis senprudente parolante al vi pri tio. Volu Dio ke rememorante la lastajn horojn kiujn ni pasigos kune, mi povu vidi vin kiel hodiaŭ, rezignacia, preskaŭ feliĉa.
—Jes —ŝi diris turniĝante por sekigi al si la larmojn—: mi volas stati tiel ĉi... Morgaŭ, jam nur morgaŭ!... Sed ĉar estos dimanĉe, ni estos kune la tutan tagon: ni legos ion el tio kion vi legadis al ni tuj post via alveno; kaj vi devus diri al mi kiel plej plaĉas al vi vidi min, por ke mi vestu min tiamaniere.
—Kiel vi estas vestita ĉimomente.
—Bone. Jam oni venas voki vin por tagmanĝi... Nun, ĝis posttagmeze —ŝi aldonis forirante.
Tiamaniere ŝi kutimis adiaŭi min, eĉ se ni tuj poste estontus denove kune, ĉar same kiel al mi, ŝajnis al ŝi ke ĉirkaŭate de la familio, ni sentis nin apartigitaj unu de la alia.