Sinkadis fore en la nebulaj limoj de la Pacifiko la suno de la dudek kvina de Julio, plenigante la horizonton per splendoj el oro kaj rubeno; persekutante per siaj horizontalaj radioj eĉ la bluecajn ondojn kiuj kvazaŭ fuĝante iris kaŝi sin sub la ombrajn ĝangalojn de la marbordo. La “Emilja Lopez”, en kiu mi estis ŝipvojaĝanta de Panamo, ankris en la golfeto de Buenaventura post esti petolinta sur la mar-tapiŝo karesate de la marbordaj brizoj.
Kapkline sur la ferdeka balustrado, mi kontemplis tiujn ĉe-vidajn montojn de kiuj mi sentis renaskiĝi tiom dolĉajn esperojn. Dek ses monatojn antaŭe, dum mi ruliĝadis ĉe iliaj piedoj puŝate de la tumultaj akvo-fluoj de la Rivero Dagŭa, mia koro estis adiaŭinta ĉiun el ili, kaj iliaj soleco kaj silento estis harmoniintaj kun mia aflikto.
Skuate de la brizoj, tremadis en miaj manoj unu letero de Maria kiun mi estis ricevinta en Panamo, kaj kiun mi legis denove ĉe la lumo de la estingiĝanta krepusko. Miaj okuloj ĵus estas observintaj ĝin... Jam flaveca, ĝi ŝajnas ankoraŭ humida el miaj larmoj de tiuj tagoj.
“La sciigo pri via reveno sufiĉis por redoni al mi la fortojn. Mi jam povas kalkuli la tagojn, ĉar ĉiu el ili kiu pasas pli alprokimigas tiun en kiu mi revidos vin.
“Hodiaŭ estis tre bela la mateno, bela kiom tiuj kiujn vi ne forgesis. Mi igis Emma-n porti min al la ĝardeno; mi iris al la lokoj kiujn mi plej amas en ĝi; kaj mi sentis min preskaŭ sana sub tiuj arboj, ĉirkaŭata de ĉiuj tiuj floroj, vidante la rojon kuri dum mi sidis sur la ŝtonbenko de la bordo. Se tio okazas al mi nun, kiel mi ne pliboniĝos kiam mi trairos la ĝardenon akompanate de vi?