Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/271

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Maria! Maria! —mi ekkriis kvazaŭ ŝi povus respondi al miaj voĉoj, kaj mi falis sen fortoj sur la sidilon.

—Nu, kuraĝu —diris sinjoro A*** klopodante aŭdigi sin; por tio necesis mia veno. Ŝi pluvivos se vi alvenos ĝustatempe. Legu la leterojn, ĉar tie devus troviĝi unu ŝia.

“Venu, ŝi diris, venu rapide, aŭ mi mortos sen adiaŭi vin. Fine oni permesas ke mi konfesu al vi la veron: ekde unu jaro mortigas min horon post horo ĉi tiu malsano de kiu la feliĉo kuracis min por kelkaj tagoj. Se oni ne estus interrompinta tiun feliĉon, mi estus pli vivinta por vi.

“Se vi venos... jes, vi venos, ĉar mi akiros forton por elteni ĝis mi vidos vin; se vi venos, vi trovos nur ombron de via Maria; sed tiu ombro bezonas ĉirkaŭbraki vin antaŭ ol malaperi. Se mi ne povos atendi vin, se iu forto pli pova ol mia volo min forportos sen ke vi kuraĝigu min, sen ke vi fermu miajn okulojn, al Emma mi lasos, por ke ŝi gardu por vi, ĉion kion mi scias ke estos aminda por vi: la plektoj de mia hararo, la ujon en kiu estas viaj haroj kaj tiuj de mia patrino, la ringon kiun vi metis al mia mano la vesperon antaŭ via foriro, kaj ĉiujn viajn leterojn.

“Sed kial aflikti vin dirante al vi ĉion ĉi? Se vi venos, mi kuraĝiĝos; se mi aŭdos denove vian voĉon, se viaj okuloj diros al mi unu momenton kion nur ili scias diri al mi, mi plu vivos kaj denove estos kia mi estis antaŭe. Mi ne volas morti; mi ne povas morti kaj lasi vin sola por ĉiam.”

—Finlegu, do — diris sinjoro A*** delevante la leteron de mia patro falintan ĉe miajn piedojn. Vi certe scias ke ni ne povas perdi tempon.

Mia patro diradis kion mi jam estis koninta tro kruele. Restadis al la kuracistoj nur unu espero savi Maria-n: tiu kiun konservigadis al ili mia reveno. Antaŭ tiu neceso mia patro ne hezitis; li ordonis al mi reveni kiel eble plej haste, kaj li sin senkulpigis pro tio ke li ne estis ordoninta tion tiamaniere pli frue.

Du horojn poste mi forlasis Londonon.