Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/270

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dum unu jaro mi ricevis dufoje ĉiumonate leterojn de Maria. La lastaj estis plenaj de melankolio tiom profunda, ke kompare kun ili, la unuaj kiujn mi estis ricevintaj ŝajnis skribitaj en niaj feliĉaj tagoj.

Vane mi estis klopodinta revigligi ŝin dirante al ŝi ke tiu malgajeco detruus ŝian sanon, kvankam ĝi estintus ĝis tiam tiom bona kiom ŝi diradis al mi; vane. “Mi scias ke ne povas manki multe da tempo ĝis mi vidos vin, ŝi estis respondinta al mi; ek de tiu tago mi jam ne povos stati malgaja: mi estos ĉiam viaflanke... Ne, ne; neniu povos denove apartigi nin”.

Tiu kiu entenis tiujn vortojn estis la sola ŝia letero kiun mi ricevis dum du monatoj.

La lastajn tagojn de Junio, iun vesperon sin prezentis al mi sinjoro A***, kiu estis ĵus alveninta de Parizo, kaj kiun mi ne estis vidinta ek de la pasinta vintro.

—Mi alportas al vi leterojn el via hejmo —li diris al mi post brakumi unu la alian.

—Ĉu de tri poŝtsendadoj?

—Nur de unu. Ni antaŭe devas interŝanĝi kelkajn vortojn —li observis min, retenante la pakaĵeton.

—Mi rimarkis sur lia vizaĝo ion teruran kiu maltrankviligis min.

—Mi venis —li aldonis post kelkmomenta silenta paŝado tra la ĉambro, por helpi vin prepari vian revenon al Ameriko.

—Al Kaŭko! — mi ekkriis, senzorga unumomente pri ĉio, escepte pri Maria kaj mia lando.

—Jes —li respondis—, sed vi certe jam divenis la motivon.

—Mia patrino! —mi elbuŝigis konsternita.

—Ŝi fartas bone.

—Do kiu? —mi kriis ekkaptante la pakaĵeton kiun liaj manoj retenadis.

—Neniu mortis.